NB: Se aperas frazoj en Esperanto malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo.
(Por vidi la tekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)
Lingvo: Esperanto (eo)
Ĉi tie ni mallonge prezentas la lingvon Esperanto. Ĉar postulus tro da spaco priskribi la tutan lingvon, ni limigos la prezenton al literoj, vortoj kaj vortfarado. (Por prezento de la tuta gramatiko, kursoj, ekzercoj kaj vortaroj, ni rekomendas la multlingvan paĝaron www.lernu.net.)
Esperanto havas 28 literojn, el kiuj 5 estas vokaloj:
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
Granda avantaĝo estas, ke ĉiu litero prononciĝas pli-malpli same en ĉiuj vortoj, kaj ke oni literumas vortojn same kiel oni prononcas ilin. Do, se oni scias kiel prononci vorton, oni ankaŭ scias kiel literumi ĝin. La akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo, ekzemple: hUndo, internacIa, flOro
La vortradikoj en Esperanto devenas de diversaj lingvoj, ĉirkaŭ 75% el la latinidaj lingvoj, ĉ 20% el la ĝermanaj kaj ĉ 5% el aliaj lingvoj. Zamenhof provis elekti vortoradikojn, kiuj jam estas konataj en la grandaj eŭropaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:
el la latina:
sed (n.t.), tamen (n.t.), okulo (n.t.), akvo (n.t.)
el la franca:
dimanĉo (n.t.), fermi (n.t.), ĉevalo (n.t.), butiko (n.t.)
el la itala:
ĉielo (n.t.), fari (n.t.), voĉo (n.t.)
el pluraj latinidaj:
facila (n.t.), fero (n.t.), tra (n.t.), verda (n.t.)
el la germana:
baldaŭ (n.t.), bedaŭri (n.t.), jaro (n.t.), nur (n.t.)
el la angla:
birdo (n.t.), suno (n.t.), ŝarko (n.t.), teamo (n.t.)
el pluraj ĝermanaj:
bildo (n.t.), fremda (n.t.), halti (n.t.), ofta (n.t.)
En Esperanto multaj vortoj ne ekzistas kiel radikoj, sed kiel kunmetaĵoj. Ekzemple ne ekzistas radiko por la vorto "tranĉilo", sed oni uzas la radikon tranĉ- (n.t.) kun la sufikso -il-, kiu indikas ilon kaj la finaĵon -o, kiu indikas substantivon kaj kunmetas tion al tranĉilo. Aliaj ekzemploj kun la sufikso -il- estas: tondilo (n.t.), ŝraŭbilo (n.t.), skribilo (n.t.), retumilo (n.t.), ludilo (n.t.)
Interesa afero en Esperanto estas, ke ekzistas difinitaj vortfinaĵoj, kiuj aplikeblas je ĉiu vortradiko. Ekzemple, se ni prenas la radikon somer- (n.t.) kaj al ĝi aldonas la finaĵon o (kiu indikas substantivon) ni ricevas somero (n.t.), sed se ni aldonas a, kiu indikas adjektivon, la vorto iĝas somera (n.t.) kaj aldonado de e, kiu indikas adverbon, donas la vorton somere (n.t.). La finaĵo j estas uzata por montri pluralon: someroj (n.t.).
En Italio estas varmaj someroj. - (n.t.)
Somere mi ŝatas bicikli. - (n.t.)
Kia bela somera robo. - (n.t.)
-o por substantivoj
Substantivo estas nomo de aĵoj aŭ aferoj. Substantivo respondas al la demando "Kio ĝi (ŝi, li) estas?".
Ekz: homo (n.t.), ideo (n.t.), nomo (n.t.), domo (n.t.)
-a por adjektivoj
Adjektivo priskribas substantivon. Adjektivo respondas al la demando "Kia ĝi (ŝi, li) estas?"
Ekz: bela (n.t.), bona (n.t.), longa (n.t.), varma (n.t.), interesa (n.t.)
-e por adverboj
Adverboj priskribas verbon, adjektivon, alian adverbon aŭ tutan frazon.
Ekz: bele (n.t.), longe (n.t.), bone (n.t.), interese (n.t.)
(Ekzistas ankaŭ kelkaj adverboj, kiuj ne finiĝas per -e, la tiel nomataj primitivaj adverboj.)
-j por pluralo
Pluralo signas ke temas pri pli ol unu afero.
Ekz: homoj (n.t.), ideoj (n.t.), grandaj domoj (n.t.), varmaj someroj (n.t.)
-n por objekto
Objekto estas tio, kio estas rekte trafata de la ago en la frazo.
Ekzemple en la frazo "Ŝi amas lin." (n.t.) "lin" estas la objekto.
-i, -is, -as, -os, -us, -u por verboj
La finaĵoj, kiuj rilatas al verboj estas:
-i por la bazformo
ekz: vidi (n.t.), kanti (n.t.), ridi (n.t.)
-is por estinta tempo
ekz: vidis (n.t.), kantis (n.t.), ridis (n.t.)
-as por estanta tempo
ekz: vidas (n.t.), kantas (n.t.), ridas (n.t.)
-os por estonta tempo
ekz: vidos (n.t.), kantos (n.t.), ridos (n.t.)
-us por kondiĉformo
ekz: vidus (n.t.), kantus (n.t.), ridus (n.t.)
-u por admonoj
ekz: vidu (n.t.), kantu (n.t.), ridu (n.t.)
Tiuj verbfinaĵoj validas por ĉiuj verboj kaj sekve ne ekzistas neregulaj verboj en Esperanto. Agrable, ĉu ne?!
Unu sama vortradiko povas en Esperanto doni plurajn vortojn en kombino kun diversaj antaŭsilaboj (prefiksoj), postsilaboj (sufiksoj) kaj finaĵoj. Tio signifas, ke oni ne bezonas lerni same multe da vortoj kiel en aliaj lingvoj, ĉar oni facile kreas ilin uzante prefiksojn kaj afiksojn.
Unu eblo estas uzi la diversajn finaĵojn:
interes' =>
intereso - (n.t.)
interesoj - (n.t.)
interesa - (n.t.)
interese - (n.t.)
interesi - (n.t.)
Per diversaj prefiksoj (antaŭsilaboj) kaj sufiksoj (postsilaboj) oni povas krei pli da vortoj de la sama radiko. Ekzistas 10 prefiksoj kaj 32 sufiksoj en Esperanto, jen kelkaj ekzemploj:
mal- indikas malan signifon:
bona – malbona (n.t. - n.t.)
juna – maljuna (n.t. - n.t.)
fermi – malfermi (n.t. - n.t.)
-ej- indikas lokon:
lerni – lernejo (n.t. - n.t.)
loĝi – loĝejo (n.t. - n.t.)
vendi – vendejo (n.t. - n.t.)
-in- indikas inan formon:
knabo - knabino (n.t. - n.t.)
frato - fratino (n.t. - n.t.)
viro – virino (n.t. - n.t.)
-ul- indikas personon:
juna – junulo (n.t. - n.t.)
grava – gravulo (n.t. - n.t.)
stulta – stultulo (n.t. - n.t.)
"La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej grandaj elpensaĵoj de Zamenhof."
John Wells, profesoro en fonetiko
En sia libro Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (n.t.) profesoro Wells faras pensigan komparon inter lernado de la angla kaj Esperanto. En la komparado li supozas, ke du lernantoj, kiuj jam scias la bazon de la angla respektive Esperanto, lernu la vorton "manĝi" kun rilataj vortoj. Pro la prefiksoj kaj sufiksoj en Esperanto (kiujn la Esperanto-lernanto jam konas) estas relative facila tasko lerni la novajn vortojn en tiu lingvo, sed por la lernanto de la angla estas iom pli malfacile... Vidu:
Esperante | Angle | [vialingve] |
manĝi | to eat | manĝi |
manĝas | eats | manĝas |
manĝis | ate | manĝis |
manĝos | will eat | manĝos |
manĝo | a meal | manĝo |
manĝaĵo | food | manĝaĵo |
manĝado | eating | manĝado |
manĝejo | dining hall/room | manĝejo |
manĝujo | container for food | manĝujo |
manĝiloj | silverware | manĝiloj |
manĝebla | edible | manĝebla |
manĝinda | worth eating | manĝinda |
manĝeti | to snack | manĝeti |
manĝegi | to feast | manĝegi |
manĝaĉi | to eat badly | manĝaĉi |
manĝema | interested in eating | manĝema |
manĝanto | eater, diner | manĝanto |
La lernanto de Esperanto pli-malpli tuj scias la vortojn en la supra ekzemplo ĉar ili estas kunmetaĵoj de la radiko manĝ-, vortfinaĵoj kaj diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiujn la lernanto jam konas. Sed la lernanto de la angla devas sufiĉe multe ŝviti antaŭ ol li aŭ ŝi memoras ĉiujn tiujn vortojn, lernas kiel prononci kaj literumi ilin. Similan ekzemplon ni povus fari pri preskaŭ ĉiu baza vorto bezonata por povi interkompreniĝi en internacia komunikado. Do, eble vi nun pli bone imagas, kial estas pluroble pli facile lerni Esperanton ol ekz la anglan kiel fremdan lingvon...
Saluton! - (n.t.)
Bonan tagon! - (n.t.)
Kiel vi nomiĝas? - (n.t.)
Mia nomo estas ... - (n.t.)
Kiel vi fartas? - (n.t.)
Mi fartas bone. - (n.t.)
Kie vi loĝas? - (n.t.)
Mi loĝas en ... - (n.t.)
Mi ĝojas renkonti vin. - (n.t.)
Ankaŭ mi! - (n.t.)
Bonege! - (n.t.)
Se vi ŝatus aŭskulti parolatan Esperanton, ni rekomendas al vi la retpaĝon Radio Verda - www.radioverda.com aŭ la elsendojn de Pola Radio en Esperanto: www.polskieradio.pl/eo/
La riĉe ilustrita lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano Marček aperis en multaj lingvoj. Informoj ĉe: www.ikso.net/stano.marcek