Parto 3

NB: Se aperas frazoj en Esperanto malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo.
(Por vidi la tekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)



3. Personaj rakontetoj pri Esperanto

Jen sekvas kelkaj personaj rakontetoj de homoj, kiuj multe uzas Esperanton.


"Mi sentas min parto de tutmonda komunumo"


Nomo: Erin Piateski

Lando: Usono

Profesio: Meĥanika inĝeniero

En la Esperanto-movado i.a.:

- Teamano de lernu.net

Persona rakonteto:

Mi eklernis Esperanton en la gimnazio, ĉar mi aŭdis, ke Esperanto estas facila lingvo, kaj mi supozis pro tio, ke Esperanto estis mia nura ŝanco por paroli fremdan lingvon flue. Mi trovis ke miaj amikoj kaj familianoj, kiuj studis iun lingvon en kurso preskaŭ neniam povis paroli tiun lingvon, eĉ je baza nivelo. Do mi studis Esperanton, esperante, ke ĝi estus mia enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj. Mi tiam ne imagis, kion mi poste povus fari per la lingvo; mi simple volis lerni fremdan lingvon, por povi diri, ke mi parolas pli ol unu lingvon.

Malgraŭ tiu simpla plano, Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Mi nun havas koramikon el Italio, kun kiu mi parolas nur Esperanton. En tiu senco, paroli Esperanton fariĝis tre kutima afero por mi; mi uzas ĝin ne nur por paroli kun homoj en aliaj landoj, sed ankaŭ por paroli pri la vetero, por debati pri lastatempa politiko, kaj por demandi, ĉu estas en la fridujo sufiĉe multaj ovoj por kuiri patkukojn. Sed Esperanto ne nur donis al mi amrilaton; ĝi ankaŭ ŝanĝis la manieron en kiu mi vidas la mondon. Multaj diras, ke oni povas paroli kun homoj de ĉiuj landoj en la mondo per la angla, kaj tio veras. Sed malmultaj scias, ke tio veras ankaŭ por Esperanto. Mi trovis, ke estas grandaj diferencoj inter uzo de la angla, kaj de Esperanto, por internacia komunikado. Mi sentas ke uzo de Esperanto egaligas la parolantojn, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ el socia vidpunkto.

Per Esperanto, mi sentas, ke mi havas "nekonatajn amikojn" preskaŭ ĉie en la mondo. Kiam mi vojaĝas, ĉu por mia laboro aŭ ĉu por ferio, mi preskaŭ ĉiam povas trovi lokan esperantiston, kun kiu mi povos renkontiĝi. En lando, kiun mi neniam antaŭe vizitis, tio signifas ke jam post unu vespero, mi ne plu sentas min fremda en la nova lando. Mi povas facile paroli kun la aliaj per komuna lingvo; mi ne devas zorgi, ĉu mi povas legi la menuon ĉe restoracio, aŭ ĉu mi komprenas la lokajn kutimojn, ĉar la lokaj esperantistoj helpas min pri tio. Sekve mi sentas min parto de tutmonda komunumo; ne kiel usonano, sed kiel esperantisto.


"Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko"


Nomo: Rogener Pavinski

Lando: Brazilo

Profesio: Filmisto kaj muzikisto

En la Esperanto-movado interalie:

- Muzikisto en la rokgrupo Supernova
- Ĉefkreanto de la filmo "Esperanto estas..."
- TEJO-estrarano

Persona rakonteto:

En 2005 mi partoprenis konkurson de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ricevis subvencion por vojaĝi al IJK en Pollando. Mi profitis tiun ŝancon kaj pasisgis unu monaton en kvar Esperanto-aranĝoj en 4 malsamaj landoj. Tio estis neforgesebla aventuro por mi, kiu unuafoje vojaĝis eksterlanden!

Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko kaj mi ĉiam volis krei muzikon en Esperanto, do mi kun amikoj komencis prilabori kanzonojn kaj la rezulto estis starigo de roka grupo kaj disko nomata Supernova, lanĉita en 2006 per la diskeldonejo Vinilkosmo en Francio. Mi ankaŭ profesie okupiĝas pri Esperanto. Unu el la plej gravaj projektoj, kiujn mi partoprenis ĝis nun estis la internacia kunlaboro pri la informfilmo "Esperanto estas..." kies muntadon mi faris. Ankaŭ muzikvideon por Supernova kaj aliajn plurspecajn filmetojn mi kreis kaj kreas.


"Esperanto igis min mondcivitano"


Nomo: Jean Codjo

Lando: Kanado / Benino

Profesio: Instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Membro de la afrika komisiono
- Redaktoro de la bulteno Esperanto en Afriko

Persona rakonteto:

Esperanton mi tuthazarde eklernis dum politika kriza epoko en Benino (1988). Tiam mi intencis lerni la hispanan lingvon kaj konfuze mi konsideris Esperanton kiel la hispanan. Mi ekdubis, kiam mi rimarkis, ke la lingvo estas tro facila por esti la hispana. Nur post tiu dubo, mi konsciis, ke fakte temis pri iu internacia lingvo. Unue mi memlernis Esperanton dum kelkaj semajnoj kaj poste perkoresponde mi daŭrigis kun la helpo de esperantisto en Nederlando.

Por mi, Esperanto iĝis plia lingvo, per kiu mi povas komuniki kun novaj amikoj en diversaj landoj, ankaŭ kun hispanoj. Tiel mi konatiĝis kun homoj el ĉiuj partoj de la terglobo, eĉ kun homoj, pri kies gepatra lingvo mi antaŭe tute sciis nenion. Krome, Esperanto influis al mia privata kaj profesia vivo, al mia sinteno, al mia pensmaniero kaj al mia rilato kun aliaj homoj, egale al kiuj etnoj aŭ kulturoj ili apartenas.

Mi poste lernis la germanan lingvon danke al Esperanto. Mia tutunua korespondantino estis germanino. Kvankam ni korespondis esperante, mia emo scii pri ŝia lingvo iĝis granda. Mi ankaŭ sciis, ke kelkaj eroj koncerne la gramatikaĵojn, precipe la akuzativo, similas al tiuj de la germana lingvo. Kunmetado de vortoj por krei alian vorton ankaŭ similas al vortkreado en la germana. Finfine mi decidis lerni la germanan ĝis akiro de universitata diplomo. Hodiaŭ mi profesie instruas lingvojn, interalie la germanan lingvon. Pli tolerema kaj malferma mi iĝis pri aliaj kulturoj. Pro Esperanto, mi sentas min vera mondcivitano.


"Dank' al Esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande"


Nomo: Satoo Reiko

Lando: Japanio

Persona rakonteto:

Post la fino de la dua mondmilito mia pliaĝa frato eklernis latinajn literojn. Gvidante la lernadon, mia patrino parolis al la frato kaj mi pri Esperanto, kiun ŝi lernis en sia juneco. Ŝiaj vortoj ial restis en mia koro longan tempon kun granda impreso. Post ĉirkaŭ 42 jaroj mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Ĝi forte interesis min kun la sopiro al mia patrino kaj instigis min al partopreno en la kurso, kiu tiam okazis en la civitana halo. Mi kuraĝe vizitis la ĉambron de la kurso, kaj eklernis Esperanton en ĉiu merkredo de majo ĝis oktobro krom aŭgusto. Tuj post la fino de la kurso mi komencis korespondi kun bulgara virino kaj ĝuis tion kun granda ĝojo. Post ne longe neatendite mi ricevis leteron de ĉeĥa virino, kiu deziris korespondi. En 1995 kiam mi vojaĝis en Orienta Eŭropo kun mia edzo, en Prago mi renkontiĝis kun ŝi kaj ŝia edzo. Tio estis granda kortuŝo neesprimebla en vortoj. Dank' al Esperanto kaj esperantistoj mi ofte ĝuis agrablan vojaĝon kaj intimajn interfluojn eksterlande.


"Lernado de Esperanto kondukis min al nova mondoparto"


Nomo: Russ Williams

Lando: Polujo / Usono

Profesioj: Tradukisto kaj instruisto

En la Esperanto-movado interalie:

- Aktivulo en lernu.net kaj aliaj projektoj
- Diversaj tradukaj projektoj

Persona rakonteto:

En aprilo de 2003, kelkaj kolegoj kaj mi impulse decidis lerni planlingvon por amuzi nin. Post kelkaj interesaj tagoj kun la planlingvo Lojban, du el ni pensis: "Nu, Lojban ŝajnas tre malfacila lingvo, kaj verŝajne malmultegaj homoj efektive parolas ĝin. Eble ni rigardu Esperanton. Supozeble ĝi pli facilas kaj havas pli multajn parolantojn." Iom da google-serĉado pruvis tion, kaj instigis min legi pri la interesaj historio, kulturo kaj literaturo de Esperanto. Mi konstatis ke Esperanto ekallogis min ne nur kiel gramatike eleganta amuzaĵo. Politikaj eventoj en 2003 pensigis min pri paco, toleremo, pli bona interkompreno, internaciaj rilatoj, ktp. Mi havis intuicion, ke lerni Esperanton estos grava decido en mia vivo, sed mi tute ne imagis ke mi loĝos en alia mondoparto pro Esperanto.

Por resumi longan rakonton, mi inter 2003 kaj 2005 partoprenis en diversaj Esperanto-renkontiĝoj ĉirkaŭ la mondo, konatiĝis kun tre ĉarma polino, translokiĝis al Vroclavo, Polujo kaj nun Anna kaj mi loĝas kune gefianĉe, uzante Esperanton ĉiutage kiel nian ĉefan hejmlingvon. Mi lernas la polan, kiu ege pli malfacilas ol Esperanto, sed mia kono de Esperanto kiel dua lingvo helpas lerni aliajn lingvojn kaj donas memfidon pri lingvolernado. Mi feliĉas, ke iun tagon en 2003 kelkaj kolegoj kaj mi ekbabilis duonŝerce pri planlingvoj!


"Esperanto alportas al mi internacian amikecon"


Nomo: LI Jianhua

Lando: Ĉinio

Profesio: Ĵurnalisto

En la Esperanto-movado interalie:

- Laboras por la revuo "El popola Ĉinio"

Persona rakonteto:

Mi eklernis Esperanton en la Ĉina Komunika Universitato en aŭtuno, 2003. Jaron poste mi laboris kiel volontulo kaj ĉiĉerono dum la 89a Universala Kongreso en Pekino. Diplomiĝinte el la universitato, mi eklaboris en la redakcio de "El Popola Ĉinio" en julio 2005. Dum la laboro mi ofte komunikiĝis kun alilandaj Esperanto-parolantoj. Tiu komunikiĝo alportas al mi internacian amikecon. Unu el la amikoj estas Povilas Jegorovas el Litovio kaj li invitis min prelegi dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno, la ĉefurbo de Litovio. Mi tre ĝojis, ĉar tiel mi spertis mian unuan vojaĝon eksterlanden kaj faris mian unuan prelegon en tia kongreso. Dank’ al subvencio de la redakcio de "El Popola Ĉinio", mi povis ĉeesti la kongreson. Tio kreis ankaŭ du "unuafoje" de mia vivo: unuafoje mi tie interparolis kun alilandaj altranguloj (prezidanto de la litova parlamento kaj urbestro de Vilno ĉeestis la bankedon, kaj mi interparolis kun ili helpate de sinjoro Jegorovas) kaj unuafoje mi ĉeestis faradon de TV-programo. Mi rikoltis multajn amikojn kaj profundan amikecon en tiu ĉi kongreso, tion mi neniam forgesos.


"Mi estis ravita de la interna logiko de Esperanto"


Nomo: Zsófia Kóródy

Lando: Germanio / Hungario

Profesio: Diplomita Esperanto-instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
- Estro de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj

Persona rakonteto:

Mi studis lingvistikon en universitato en Budapest kaj komencis lerni Esperanton nur pro tio, ke mi vidu, kion enhavas, kiel funkcias iu kreita, t.n. planlingvo. Mi estis ravita de la strukturo, la interna logiko de Esperanto. Sed simpla analizado de la lingvo ne kontentigis min kaj mi serĉis la parolantojn, la uzeblon de tiu lingvo. Nova mondo malfermis sin: mi ekkonis multajn homojn, geamikojn en la tuta mondo kaj per ili konatiĝis kun fremdaj landoj, urboj, kulturoj kaj kutimoj. Poste mi decidis fariĝi Esperanto-instruisto kaj dediĉi mian vivon al tio, ke per mia laboro pli kaj pli da homoj ekkonu tiun mirindan interhoman komunikilon.

Mi instruas diversajn lingvojn kaj ankaŭ Esperanton de pli ol 30 jaroj kaj en lernejoj kaj en diversaj kursoj. Estas tre interese kompari la rezultojn de miaj gekursanoj kaj vidi, kiom pli rapide ili ekuzas Esperanton kaj jam post mallonga tempo ili povas konversacii en tiu lingvo kaj facile trovas geamikojn el diversaj landoj.

De 2003 mi vivas kaj laboras en la germana urbo Herzberg am Harz, kie ankaŭ mia instrulaboro kontribuis al tio, ke Esperanto fariĝis elektebla instrufako en la lernejoj kaj ke Esperanto fariĝis komunikad-lingvo por ĝemelurbaj kontaktoj. Pro la plurkampa ĉeesto kaj uzado de Esperanto en la urbo, la urba konsilantaro en 2006 aldonis la kromnomon: "Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo".


"Esperanto estas parto de mia normala vivo"


Nomo: Renato Corsetti

Lando: Italujo

Profesio: Profesoro pri psiĥolingvistiko, emerita

En la Esperanto-movado interalie:

- Eksa prezidanto de TEJO kaj de UEA
- Membro de la Akademio de Esperanto

Persona rakonteto:

Mi lernis Esperanton, kiam mi estis relative juna, ĉirkaŭ dudek-jara, pro interesiĝo pri lingvoj. Mi mem en tiu periodo lernis la svahilan aŭ la urduan simple pro la plezuro lerni pliajn lingvojn. Esperanton mi ellernis meme el lernolibro, kiun mi trovis ie. La ceterajn lingvojn mi nur iom lernetis kaj ĉefe komprenis kiel ili funkcias. Sed mi ne restis esperantisto pro la lingvo kaj ĝiaj mirindaj lingvaj ecoj. Mi restis esperantisto pro la politika signifo de Esperanto. Ĉiuj homoj kaj popoloj estas egalaj, ĉiuj kulturoj havas en si ion valoran, kaj se vi serĉas vere internacian lingvon, jen estas Esperanto.

Poste aldoniĝis aliaj elementoj al mia esperantista vivo, ĉar mi edziĝis al angla esperantistino kaj ni daŭre parolas Esperanton hejme. Ni havas du filojn, jam tute plenkreskajn, kiuj parolas Esperanton aldone al la itala kaj al la angla. Do, Esperanto estas parto de mia normala vivo, kiam ni iras aĉeti ĉe la loka supervendejo aŭ kiam ni kuiras aŭ amuziĝas. Mi volas nur ankoraŭ diri, kial mi parolas Esperanton daŭre kun mia edzino, malgraŭ tio, ke ŝi dum tridek jaroj lernis la italan tute bone, kaj ke mi en la sama periodo daŭre uzis ankaŭ la anglan por specifaj celoj. Ni parolas Esperanton inter ni, simple ĉar tio sentiĝas la plej nature kaj bone por ni.


"Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo"


Nomo: Katalin Kováts

Lando: Nederlando / Hungario

Profesio: Instruisto kaj redaktoro de ttt-paĝaroj

En la Esperanto-movado interalie:

- Iniciatinto kaj redaktoro de www.edukado.net
- Tre ŝatata instruisto kaj pedagogo

Persona rakonteto:

Atendante mian unuan infanon kaj kuŝante en hospitalo dum longaj monatoj, en la lastaj semajnoj mi subite ekpensis pri Esperanto, pri kio mi aŭdis jam plurfoje en mia vivo, kaj petis mian edzon akiri al mi lernolibron kaj vortaron. “30 nap alatt eszperantóul” (Ene de 30 tagoj en Esperanto) estis la titolo de la libro, kiun mi intense studis antaŭ ol mia unua filo naskiĝis. Estis granda ĝuo en mia tiama "senkapableco" alproprigi lingvon je komunikkapabla nivelo ene de kelkaj semajnoj!

Mi plulernis ankaŭ post la nasko kaj baldaŭ mi mem ekinstruis Esperanton en la lernejo, kie mi instruis matematikon kaj la rusan lingvon. Poste mi serĉis kontaktojn kun esperantistoj. Tio en Hungario ne estis malfacila tasko, ja abundis kaj abundas ankaŭ nun diplomitaj instruistoj pri Esperanto. Ankaŭ mi fariĝis tio kaj la “verda lingvo” (t.e. Esperanto) komencis trateksi nian vivon. Mian kaj tiun de la tuta familio. Pere de ĝi ni ekhavis eblojn vojaĝi, mi staĝis en Esperanto-centro en Svislando kaj instruis en Francio, poste unu post la aliaj mi gvidis kursojn en dekoj da landoj de Eŭropo. Kelkfoje mi havis okazon instrui ankaŭ en Usono, Aŭstralio kaj en Afriko. Miaj gefiloj – male al siaj samklasanoj – ekhavis amikojn el multaj landoj, kio signife larĝigis iliajn mondkoncepton kaj malfermitecon al diversaj kulturoj kaj lingvoj.


"Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj"


Nomo: Marcos Cramer

Lando: Germanujo

Profesio: Doktoriĝanto pri logiko

En la Esperanto-movado interalie:

- Redaktisto de gazeto pri la junulara Esperanto-movado
- Kontribuanto al la Esperanta Vikipedio

Persona rakonteto:

Dek-ses-jara mi komencis lerni Esperanton pro intereso pri la gramatiko de facila planlingvo. Tuj post la eklernado mi ekinteresiĝis ankaŭ pri la idealoj de Esperanto, nome la internacieco kaj la egaleco, kiuj estis gravaj faktoroj por la plulernado. Komence mi lernis Esperanton el lernolibreto, poste praktikis ĝin en Interreto, kaj jam post naŭ monatoj unuafoje partoprenis tutsemajnan internacian junularan Esperanto-renkontiĝon, kie mi povis bone praktiki la paroladon.

Mi nun uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage en Interreto, kie mi havas kontakton kun homoj el diversaj kontinentoj. Aldone, mi ofte partoprenas en internaciaj junularaj aranĝoj. kiuj uzas Esperanton, kaj kelkfoje mi uzas la gastigan servon Pasporta Servo por vojaĝi malmultkoste kaj kun pli rekta kontakto al la loka loĝantaro. Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj, kaj ankaŭ mian intereson pri aliaj lingvoj. Per ĝi mi ekkonis mian duone rusan edzinon kaj multajn bonajn amikojn el diversaj landoj.


"Esperanto malfermis al mi novan rigardon"


Nomo: Trinh Hong Hanh

Lando: Vjetnamio

Profesio: Komerca oficistino

En la Esperanto-movado interalie:

- Estrarano de Vjetnama Esperanta Junulara Organizo

Persona rakonteto:

Iun tagon en la hejmo de mia intima amikino mi renkontis ŝian najbarinon, de kiu mi unuafoje informiĝis pri Esperanto, kaj tuj en mia kapo ekĝermis multaj demandoj: “Kia estas la Esperanto-lingvo?”, “Kies estas tiu lingvo?”, “Ĉu ĝi similas al la angla?”, “Ĉu ĝi estas vere facile lernebla?” ktp. Por mem trovi la respondojn al tiuj demandoj, mi decidis lerni Esperanton en la porkomencanta Esperanto-kurso en Hanojo. La kurso estis gvidata kaj instruata de kompetenta pedagogo. Krom la lingvo-instruado, li transdonis al mi ankaŭ internan ideon de Esperanto kaj riĉe praktikajn spertojn en agad-organizado de la movado. Li mem kondukis kaj instigis nin servi por la dua Azia Kongreso de Esperanto aŭguste 1999 en Hanojo.

Kia surprizo! Nur 6 monatojn, ĉiusemajne 3-foje, ni lernis kaj ni faris ĉion necesan kaj eblan por sukcesigi la 2an Azian Kongreson de Esperanto. Kaj kiel vere superbela! La tuto da tiamaj porkomencantaj gekursanoj iĝis la kerno de nia juna Esperanto-movado. Multaj ne nur kontribuis, sed ankaŭ prenis sur sin ĉefan repondecon por novfonditaj Esperanto-organizoj. Esperanto malfermis kaj alportis al mi novajn rigardon kaj rekonadon. Mia amo al Esperanto kaj al la movado senhalte grandiĝas. Mi estas vere feliĉa pri mia progreso, des pli, pri la progreso de nia juna Esperanto-movado en Vjetnamio.


"Esperanto troviĝas ankaŭ en vilaĝoj sen elektro"


Nomo: Vlaďka Chvátalová

Lando: Ĉeĥio (ekde 2004 laboras en Belgio)

Profesio: tradukistino

En la Esperanto-movado interalie:

- eksa ĝenerala sekretariino de TEJO

Persona rakonteto:

Mi eklernis Esperanton kiel 13-jara knabino per lernolibro trovita ĉe mia avino. Tiutempe Ĉeĥoslovakio estis sufiĉe fermita lando, el kiu ne eblis simple vojaĝi, kaj mi volis almenaŭ korespondi kun eksterlandanoj, kompreneble prefere el ekzotaj landoj. Post koresponda Esperanto-kurso mi eksciis, ke ekzistas organizita movado ĉirkaŭ la lingvo, kaj mi rapide iĝis membro de la Ĉeĥa Esperanto Junularo. Tiel komenciĝis mia plurjara "vojaĝo" tra "Esperanto-lando" dum kiu mi renkontis reprezentantojn de diversaj kulturoj, ideologioj kaj opinioj – kiom bona lernejo de vivo!

Danke al la ILEI-konferenco okazinta en 2008 en Benino (Afriko) malfermiĝis por mi tute nova mondo, kiun mi nun provas pli bone kompreni, kaj kie mi ŝatus per novaj projektoj engaĝiĝi por helpi almenaŭ al kelkaj, kiuj tion tre bezonas. Estas nekredeble, kiom da ege bonaj kaj entuziasmaj Esperanto-parolantoj oni povas trovi en vilaĝoj sen elektro, ekzemple en la sudtogolanda Klévé!

Ni esperanto-parolantoj estas reto da homoj, relative bone organizita, per kiu ni povus ŝanĝi la vivon de (kelkaj) aliaj, inter alie per subteno de lernado kaj bona sanstato de infanoj en malriĉaj landoj. Tion mi ekde 2008 provas fari kunlaborante kun benina orfejo en la urbo Lokossa, en kiu ankaŭ loĝas multaj esperantistoj. Ne ekzistas pli bona rekompenco ol rideto de infano, kiu povis esti rapide kuracita aŭ ricevi lernejan edukon danke al nia helpo.


"Esperanto multe faciligas internaciajn interŝanĝojn"


Nomo: Kong Kil-yoon

Lando: Sud-Koreio

Persona rakonteto:

Estis hazarda kontakto al mi kun Esperanto. En vintro mi estis spektanta iun programon el televidilo, en kiu iu maljunulo estis lernanta Esperanton en kurso. La vortoj "Esperanto, internacia lingvo" interesis min. Tamen mi tuj forgesis la vortojn. Je la unua tago de ekstudo en universitato, mi refoje trovis la vorton Esperanto sur afiŝo, kiun la membroj de Esperanto-klubo en la universitato aperigis por allogi novajn studentojn. Do, mi partoprenis en ilia kurso.

Kompreninte ĝian gramatikon, mi ekkorespondis kun alilandaj esperantistoj. Por altigi mian kapablon de Esperanto mi petis japanan esperantiston korekti miajn erarojn en miaj leteroj. Ŝi helpis min ne nur altiĝi lingve sed ankaŭ kompreni esperantismon. Ĝis nun mi povis amikiĝi kun centoj da esperantistoj en la mondo pere de Esperanto. Daŭre korespondante kaj interparolante kun ili, mi ekkomprenas la celon de Esperanto. Internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj estas vere interesaj kaj Esperanto multe faciligas tion.


"Por mi Esperanto estas granda inspiro"


Nomo: Hokan Lundberg

Lando: Svedio

Profesio: Gimnazia instruisto

En la Esperanto-movado i.a.:

- Unu el la fondintoj de E@I kaj lernu.net
- Kunordiganto de tiu ĉi broŝuro

Persona rakonteto:

En la lernejo mi havis problemon lerni fremdajn lingvojn. Mi luktis pri la angla kaj la germana dum multaj jaroj, sed bedaŭrinde neniam atingis bonan rezulton. Kiam mi estis 20-jara, mi ekhavis emon lerni Esperanton pro influo de la dana verkisto Martinus. Ankaŭ pri Esperanto mi devis lukti dum pluraj jaroj, sed la diferenco estis, ke mi sentis ke mi povos iam regi tiun lingvon kaj iom post iom mi atingis altan nivelon. Do, eblas diri, ke mi estas pruvo pri tio ke persono sen talento lerni fremdan lingvon povas bone lerni Esperanton. Tiuj spertoj inspiris min labori por la lingvo en pluraj manieroj.

Dum kelkaj jaroj mi plentempe okupiĝis pri Esperanto-projektoj, sed nuntempe nur en mia libertempo. Ankaŭ mia edzino, Sonja, tre ŝatas Esperanton. Ni renkontiĝis dum TEJO-seminario ĉe la Nigra maro en Bulgario kaj ekde tiam uzas Esperanton inter ni. Sonja estas el Serbio kaj mi el Svedio, do Esperanto funkcias kiel lingva ponto inter niaj malsamaj fonoj. Ŝi parolas la serban kun niaj infanoj kaj mi Esperanton. En la infanejo kaj la ĉirkaŭaĵo ili uzas la svedan. Tio funkcias tre bone. Estas mirinde vidi kiel infano povas rapide ŝanĝi inter malsamaj lingvoj depende de tio, kun kiu ĝi parolas.

Ni decidis, ke mi uzu Esperanton kun niaj infanoj pro ĉefe du kialoj: 1) Por eviti, ke ilia sveda iĝu tro domina kompare kun ilia serba, tiel ke ili ne nur komprenu la serban sed ankaŭ uzu ĝin aktive, kiam ni vizitas geavojn kaj amikojn en Serbio. 2) Ĉar mi kaj mia edzino volas pluuzi Esperanton inter ni kaj do havi ĝin kiel unu el niaj familiaj lingvoj. Ankoraŭ unu kialo estas, ke mi tre ŝatas uzi Esperanton, aparte kun miaj amoj.


Kiel vi rimarkis en la supraj rakontetoj, pluraj homoj trovas sian vivpartneron per Esperanto. Ĉu ne bona indiko je tio ke en Esperanto eblas esprimi ankaŭ sentojn kaj amon?

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.