Ceteraĵoj

NB: Se aperas frazoj en Esperanto malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo.
(Por vidi la tekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)



[titolo:]

Malkovru Esperanton

fascina lingvo





Enhavo:

1. Bazaj informoj pri Esperanto
2. Lingva prezenteto de Esperanto
3. Personaj rakontetoj pri Esperanto
4. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto
5. Esperanto el psikologia vidpunkto
6. Kutimaj demandoj pri Esperanto
7. Lokaj informoj pri Esperanto



Kara leganto,

ĉu vi iam emis rakonti al aliaj pri bona filmo aŭ interesa libro aŭ io alia kion vi ŝatas? En simila maniero ni emas rakonti pri Esperanto. Ni tre ŝatas tiun lingvon kaj pro tio volas ke ankaŭ aliaj sciu pri ĝi kaj kiom taŭga ĝi estas por internacia komunikado.

"Ni" en tiu ĉi konteksto estas homoj, el diversaj landoj, kiuj multe uzas Esperanton en internaciaj kontaktoj. Krome ni aktivas en la organizoj, kiuj kunlaboris por aperigi tiun ĉi broŝuron: E@I kaj ILEI (Prezentoj venos sur paĝo 7.)

La enhavo konsistas el sep partoj. Unue ni donas kelkajn bazajn informojn pri Esperanto. Due venas mallonga lingva prezento de Esperanto. Kiel tria parto sekvas personaj rakontoj de homoj, kiuj multe uzas Esperanton. La kvara estas mallonga priskribo de la laboro de L.L. Zamenhof, kiu kreis la bazon de Esperanto. Kvine, psikologo traktas internacian komunikadon kaj Esperanton el psikologia vidpunkto. Sese ni respondas al kutimaj demandoj pri Esperanto. Sepe legeblas informoj pri la Esperanto-movado en [via lando/regiono].

Kiel dirite, ni tre ŝatas Esperanton kaj se tiu ĉi broŝuro iom interesigos vin pri tiu fascina lingvo, tio ĝojigus nin.

Agrablan legadon!

Teamo de E@I

PS: Se vi post tiu ĉi broŝuro ŝatus legi novaĵojn rilate al Esperanto, vidu www.aktuale.info.



  • La broŝuro estis tradukita el Esperanto de x kaj y.
  • Aspektigisto: Stano Marĉek.
  • La projekto ricevis financan subtenon de la fondaĵo Olle Olsson kaj la Ido-fondaĵo memore al Hellmut Röhnisch.
  • La broŝuro estas libere elŝutebla en pluraj lingvoj ĉe www.ikso.net/broshuro. Oni rajtas ĝin kopii, disdoni kaj uzi por nekomercaj celoj kondiĉe, ke ĝi estos kopiata senŝanĝe kaj inkluzive de tiu ĉi kopirajta teksto. Alia uzo de la enhavo eblas nur kun konsento de E@I kaj ILEI, pri tio kontaktu nin per la adreso: broshuro@ikso.net

[sur la dorsopaĝo: (+ fotoj de la personoj)]



Esperanto estas internacia lingvo uzata en ĉiuj mondopartoj.



"Mi sentas min parto de tutmonda komunumo" - Erin Piateski, Usono

"Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko" - Rogener Pavinski, Brazilo

"Esperanto igis min mondcivitano" - Jean Codjo, Kanado / Benino

"Dank' al Esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande" - Satoo Reiko, Japanio

"Lernado de Esperanto kondukis min al nova mondoparto" - Russ Williams, Polujo / Usono

"Esperanto alportas al mi internacian amikecon" - LI Jianhua, Ĉinio

"Mi estis ravita de la interna logiko de Esperanto" - Zsófia Kóródy, Germanio / Hungario

"Esperanto estas parto de mia normala vivo" - Renato Corsetti, Italujo

"Jam de 7 jaroj Esperanto estas mia ĉefa okupo" - Katalin Kovats, Nederlando / Hungario

"Esperanto multe fortigis mian intereson pri aliaj landoj kaj kulturoj" - Marcos Cramer, Germanujo

"Esperanto malfermis al mi novan rigardon" - Trinh Hong Hanh, Vietnamio

"Esperanto troviĝas ankaŭ en vilaĝoj sen elektro" - Vlaďka Chvátalová, Belgio / Ĉeĥio

"Esperanto multe faciligas internaciajn interŝanĝojn" - Kong Kil-yoon, Koreio

"Por mi Esperanto estas granda inspiro" - Hokan Lundberg, Svedio

En tiu ĉi broŝuro vi povas legi pri Esperanto kaj kiel ĝi estas uzata de homoj el diversaj landoj.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.