Parto 2

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

00:00:09:00 00:00:14:04 Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj.
00:00:22:14 00:00:24:13 Esperanto estas...
00:00:26:19 00:00:28:18 INTERNACIA
00:00:29:18 00:00:35:06 Esperanto estas ĉefe utila por komunikado inter homoj de diversaj nacioj,
00:00:35:06 00:00:38:15 kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon.
00:00:41:02 00:00:45:17 La vortoradikoj en Esperanto venas precipe el eŭropaj lingvoj,
00:00:45:23 00:00:48:24 sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn,
00:00:49:00 00:00:52:24 havas plurajn similecojn kun aliaj lingvogrupoj.
00:00:56:14 00:00:59:24 NEŬTRALA
00:01:01:02 00:01:04:05 Ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando,
00:01:04:13 00:01:07:24 kaj pro tio funkcias kiel neŭtrala lingvo.
00:01:10:05 00:01:15:04 Esperanto ne _propagandas_ iun apartan nacian aŭ etnan kulturon,
00:01:15:12 00:01:17:03 sed sukcese peras ilin
00:01:17:11 00:01:21:14 kaj krome, portas sian propran internacian kulturon.
00:01:28:22 00:01:31:12 EGALECA
00:01:32:14 00:01:37:14 Kiam oni uzas Esperanton oni sentas sin pli egala el lingva vidpunkto,
00:01:37:22 00:01:41:05 kompare kun uzi ekzemple la anglan, parolante kun persono
00:01:41:09 00:01:44:11 kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon.
00:01:46:19 00:01:49:03 Pro tio, ĉiuj havas egalan rajton.
00:01:51:23 00:01:54:05 PLI FACILA
00:01:54:19 00:01:58:04 Danke al la strukturo kaj la konstruado de la lingvo,
00:01:58:14 00:02:01:24 estas kutime multe pli facile ekregi Esperanton,
00:02:02:01 00:02:04:21 kompare kun iu fremda nacia lingvo.
00:02:07:16 00:02:10:08 Nu, mi lernis Esperanton dum tri monatoj.
00:02:10:26 00:02:12:29 Post tio, mi neniam lernis plu.
00:02:13:04 00:02:15:22 Mi nur praktikas de tempo al tempo.
00:02:15:23 00:02:17:14 Tre facile.
00:02:21:15 00:02:23:12 VIVANTA
00:02:24:02 00:02:28:03 Esperanto evoluas kaj vivas same kiel aliaj lingvoj,
00:02:28:03 00:02:33:22 kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn aspektojn de homa pensado kaj sentado.
00:02:34:02 00:02:35:24 Se jes, ne aliĝu.
00:02:37:05 00:02:38:09 Ne, ne.
00:02:39:02 00:02:40:22 Mi kore salutas vin.
00:02:40:25 00:02:41:25 Mi pensas,
00:02:42:00 00:02:43:01 mi pensas,
00:02:43:14 00:02:44:18 ke jes.
00:02:47:07 00:02:49:21 RELATIVE JUNA
00:02:50:09 00:02:54:04 La iniciatinto, Ludoviko Lazaro Zamenhof,
00:02:54:10 00:02:58:01 elpensis la bazon de Esperanto dum multaj jaroj
00:02:58:08 00:03:01:11 kaj prezentis ĝin en 1887.
00:03:02:28 00:03:06:03 Tuj post la prezento pluraj komencis lerni la lingvon
00:03:06:15 00:03:12:10 kaj en 1905 okazis la unua granda internacia kongreso de Esperanto.
00:03:12:22 00:03:16:11 Ekde tiu tempo, la lingvo evoluas kaj riĉiĝas
00:03:16:14 00:03:19:01 simile kiel aliaj lingvoj.
00:03:24:20 00:03:26:24 UNIKA
00:03:26:27 00:03:28:28 Unu homo iniciatis la lingvon,
00:03:29:04 00:03:31:28 ĝi ekvivis kaj fariĝis vivanta lingvo
00:03:32:07 00:03:37:06 danke al sia taŭgeco kaj al tiuj kiuj lernis kaj ekuzis ĝin.
00:03:37:21 00:03:42:26 Nun Esperanto estas plene funkcianta kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj.
00:03:43:14 00:03:48:14 Tiu evoluo prezentas fenomenon unikan en la historio de la homaro!
00:03:50:05 00:03:52:15 Rigardu! La etoso! Estas tiel bone ke...
00:03:52:21 00:03:54:20 ...oni ne povas forgesi.
00:03:58:11 00:04:00:24 RIĈA
00:04:01:21 00:04:03:16 Io facila aŭ simpla
00:04:03:16 00:04:07:24 unuavide ŝajnas esti malpli riĉa ol io komplika.
00:04:08:11 00:04:14:03 Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco, Esperanto povas nur esti malriĉa.
00:04:14:08 00:04:16:02 Sed, danke al sia strukturo,
00:04:16:08 00:04:19:03 Esperanto fakte estas riĉa lingvo.
00:04:19:14 00:04:22:11 Eblas kombini la erojn preskaŭ senlime.
00:04:22:21 00:04:27:06 Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa,
00:04:27:15 00:04:28:25 sed estas tiel.
00:04:32:27 00:04:37:16 Ĉar estas tiom brile ke oni povas principe iun ajn nocion esprimi per ĝi
00:04:37:23 00:04:41:05 ĝuste aldonante sufiksojn aŭ prefiksojn.
00:04:41:07 00:04:44:00 Sed en Esperanto estas simple multe pli facile.
00:04:46:22 00:04:49:02 KULTURA LINGVO
00:04:50:29 00:04:56:00 Ekzistas multe da libroj en Esperanto, kaj originalaj kaj tradukitaj.
00:04:58:17 00:05:05:25 Diversstilaj kantistoj kaj muzikgrupoj uzas Esperanton kiel lingvon en siaj kantoj.
00:05:08:18 00:05:12:16 Esperanto ankaŭ estas uzata kiel kuriozaĵo en filmoj
00:05:12:26 00:05:16:20 kaj kelkaj filmoj estas faritaj plene en tiu lingvo.
00:05:17:19 00:05:19:08 Venu for.
00:05:19:19 00:05:21:23 Venu kun mi.
00:05:25:14 00:05:28:03 UTILA
00:05:29:17 00:05:31:12 Dum vojaĝoj.
00:05:32:03 00:05:34:29 Estas tre interese vojaĝi "per" Esperanto.
00:05:35:12 00:05:40:21 Oni povas loĝi en la hejmo de aliaj Esperanto-parolantoj, ofte senkoste,
00:05:40:22 00:05:44:27 kaj tiel ekkoni la landon aŭ regionon de ene.
00:05:45:09 00:05:48:22 Ĉiujare eldoniĝas libreto Pasporta Servo,
00:05:49:00 00:05:53:21 kiu enhavas adresojn de gastigantoj en pli ol 90 landoj.
00:05:54:19 00:05:56:27 Oni konatiĝas kun homoj, kun lokaj homoj.
00:05:57:03 00:05:59:23 Oni vidas kiel vivas homoj en tiu loko.
00:06:00:00 00:06:02:16 Tion vi faras per Pasporta Servo.
00:06:03:03 00:06:06:04 Por trovi korespondantojn kaj novajn amikojn.
00:06:06:12 00:06:10:12 Por partopreni interesajn aranĝojn en internacia etoso.
00:06:10:25 00:06:12:26 Speciale la renkontiĝoj,
00:06:13:04 00:06:19:03 kaj mi tie renkontos amikojn el mia propra lando kaj el aliaj landoj ankaŭ.
00:06:19:17 00:06:25:03 Por interkulturaj interŝanĝoj en lingvo, kiun ĉiuj partoprenantoj konsideras "sia",
00:06:25:12 00:06:29:17 Do, parto de sia persona kultura identeco.
00:06:32:03 00:06:35:14 LERNOFACILIGA PRI LINGVOJ
00:06:36:07 00:06:38:23 Lernado de Esperanto bone preparas,
00:06:38:25 00:06:41:24 ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn,
00:06:41:29 00:06:45:27 al pli facila kaj rapida lernado de aliaj lingvoj.
00:06:46:05 00:06:49:27 Krome, ŝajnas ke tiuj, kiuj lernas Esperanton
00:06:50:01 00:06:53:15 ofte ekhavas emon lerni ankaŭ aliajn lingvojn.
00:06:59:13 00:07:02:16 KONGRUA KUN INTERRETO
00:07:03:16 00:07:09:25 Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la lingvan distancon.
00:07:10:07 00:07:16:23 Pro tio Interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado!
00:07:19:20 00:07:23:17 Ekzistas kaj programoj kaj komputilaj ludoj en Esperanto.
00:07:24:03 00:07:28:15 La esperantlingva versio de la fama reta enciklopedio Vikipedio,
00:07:28:22 00:07:33:18 estas laŭ la artikol-kvanto en la 15a pozicio en la mondo.
00:07:33:28 00:07:37:01 Ekzistas miloj da retpaĝaroj en Esperanto.
00:07:38:02 00:07:42:05 Oni foje diras: "Esperanto estas Linukso inter lingvoj,
00:07:42:14 00:07:45:29 Linukso estas Esperanto en la programara mondo".
00:07:49:12 00:07:52:02 ANKORAŬ NE TRE KONATA
00:07:52:26 00:07:55:16 Pro tio, tiu ĉi filmo.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.