Parto 4

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

00:00:09:17 00:00:13:29 Esperanto estas lingvo lerninda kaj lernebla por ĉiuj.
00:00:18:07 00:00:23:09 KIAL VI LERNIS ESPERANTON?
00:00:24:03 00:00:27:01 Esperanto eniris en mian vivon tute hazarde.
00:00:27:05 00:00:29:09 En mia universitato mi vidis afiŝon.
00:00:29:10 00:00:32:06 Mi trovis, estis "Esperanto".
00:00:32:13 00:00:34:08 Kaj mi diris: "Ho, mi konas tion!".
00:00:34:14 00:00:38:01 Ĉiuj miaj amikoj partoprenis la renkontiĝojn,
00:00:38:07 00:00:40:04 do mi pensis: "kial ne?"
00:00:40:09 00:00:44:16 Kiam mi ekis universitaton, oni en mia urbo ekis organizi Lingvan Festivalon.
00:00:44:21 00:00:48:15 Ĉar mi havis malsuperan komplekson pri eksterlandaj lingvoj.
00:00:48:21 00:00:55:15 Simple unu matenon, mi vekiĝis kaj pensis: "Mi devas lerni Esperanton."
00:00:55:19 00:01:00:05 Mi aŭdis ke homoj, kiuj parolas Esperanton multe vojaĝas.
00:01:00:05 00:01:01:16 kaj mi ankaŭ volis vojaĝi.
00:01:01:17 00:01:06:14 Delonge jam, revis pri ellerni internacian lingvon.
00:01:06:19 00:01:10:24 Mi trovis ke ĝi estas kuriozaĵo interesa el lingva vidpunkto.
00:01:10:27 00:01:15:16 Poste mi vidis ke tiu lingvo estas parolata kaj ke homoj parolas ĝin.
00:01:15:22 00:01:19:16 Ke ekzistas eĉ kluboj, organizaĵoj, pri kio mi antaŭe ne suspektis.
00:01:20:19 00:01:24:11 Ŝi demandis al mi: "Ĉu vi konas tiun lingvon?" Kaj mi diris: "Ne"
00:01:24:16 00:01:27:10 Esperanto. Mi ŝatis la ideon.
00:01:27:13 00:01:30:05 De ie mi aŭdis ke Esperanto ne havas esceptojn.
00:01:31:01 00:01:34:10 "Ho! Tiu devas esti bona lingvo!"
00:01:34:21 00:01:36:23 Mi pensis: "Ha! Kial ne?"
00:01:36:28 00:01:39:09 Kial ne? Do, mi komencis lerni.
00:01:39:12 00:01:44:13 En tiu vespero, mi jam havis vortaron kaj komencis lerni.
00:01:44:20 00:01:46:09 Kaj mi ekŝatis.
00:01:46:14 00:01:48:14 Mi tre ŝatas lerni ion ajn.
00:01:48:19 00:01:52:15 Mi tre ege interesiĝis pri la lingvo, pri la ideo kaj pri neŭtraleco.
00:01:52:20 00:01:56:21 Mi estis tro laca pri la mito de la angla kiel internacia lingvo.
00:01:56:25 00:02:02:11 Kaj kiam en lernejo lernis la anglan lingvon, mi tute malbonajn poentojn havis.
00:02:02:16 00:02:05:02 kaj serĉis multajn lingvojn, kiujn mi povas kapti
00:02:05:09 00:02:07:17 sed ĉiam, ĉiam mi fiaskis.
00:02:07:22 00:02:10:28 Kiam mi ekhavis ŝancon, mi tuj iris.
00:02:11:01 00:02:13:22 Mi lernis Esperanton ĉefe pro la idealo.
00:02:13:26 00:02:18:11 Pro tio ke en Esperanto, mi sentis kaj daŭre sentas egalecon.
00:02:18:17 00:02:25:02 Por mi sentiĝas grave povi min esprimi je egala bazo kun aliaj.
00:02:25:07 00:02:31:05 Lingvo kiu apartenas al la tuta mondo.
00:02:31:09 00:02:35:11 Fine, mi renkontis Esperanton kaj kaptis. Tre bone mi nun parolas.
00:02:35:16 00:02:38:19 Verŝajne, simple pro scivolemo komence.
00:02:39:29 00:02:42:18 Pro kio, mi ne scias ĝis nun.
00:02:48:10 00:02:49:15 Saluton!
00:02:49:19 00:02:55:14 Nun ni ŝatus montri al vi, iom pri la gramatiko de la lingvo internacia, Esperanto.
00:03:00:07 00:03:02:23 Jen la alfabeto de Esperanto.
00:03:03:08 00:03:09:16 Ĉiu litero ĉiam sonas same, kaj literumado estas perfekte regula.
00:03:10:10 00:03:14:04 Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per "O".
00:03:15:15 00:03:16:14 DOMO
00:03:16:16 00:03:17:22 LIBRO
00:03:17:22 00:03:18:22 AMO
00:03:18:25 00:03:22:01 Por fari pluralon, simple aldonu "J".
00:03:22:15 00:03:23:10 DOMOJ
00:03:23:11 00:03:24:28 LIBROJ
00:03:24:28 00:03:26:10 AMOJ
00:03:27:08 00:03:31:10 Ĉiuj adjektivoj en Esperanto finiĝas per "A".
00:03:32:27 00:03:34:06 GRANDA
00:03:34:10 00:03:35:02 NOVA
00:03:35:03 00:03:36:24 VARMA
00:03:36:26 00:03:41:00 Prefikson oni metas antaŭ vortojn por krei novajn vortojn.
00:03:41:06 00:03:44:13 En Esperanto ekzistas 10 diversaj prefiksoj.
00:03:44:16 00:03:47:06 MAL estas ekzemplo de prefikso.
00:03:47:20 00:03:54:08 Rigardu! Aldono de MAL ĉe la komenco de vorto ŝanĝas ĝin al mala signifo.
00:03:54:21 00:03:56:00 MALGRANDA
00:03:56:10 00:03:58:04 MALNOVA
00:03:58:18 00:04:01:10 MALVARMA
00:04:01:11 00:04:06:29 Estas ankaŭ multaj manieroj por fari novajn vortojn per specialaj finaĵoj.
00:04:07:19 00:04:12:01 En Esperanto ekzistas 31 diversaj sufiksoj,
00:04:12:01 00:04:15:27 kiujn oni metas post vortoj por krei novajn vortojn.
00:04:17:00 00:04:22:20 Ekzemple: EG grandigas ion kaj ET malgrandigas ion.
00:04:23:02 00:04:24:13 DOMEGO
00:04:24:14 00:04:26:03 DOMETO
00:04:26:20 00:04:29:05 Verboj, kompreneble, tre gravas.
00:04:29:13 00:04:33:14 Sed vi trovos ke ankaŭ ili estas tre simplaj en Esperanto.
00:04:33:18 00:04:35:25 Infinitivoj finiĝas per "I".
00:04:36:06 00:04:37:10 AMI
00:04:37:17 00:04:38:18 VIDI
00:04:38:24 00:04:39:29 PAROLI
00:04:40:01 00:04:44:08 Verboj de la nuntempo ĉiam finiĝas per "AS",
00:04:44:16 00:04:45:22 MI ESTAS
00:04:45:22 00:04:47:15 en la pasinteco per "IS",
00:04:47:20 00:04:49:01 MI ESTIS
00:04:49:07 00:04:51:04 kaj en la futuro per "OS"
00:04:51:11 00:04:52:20 MI ESTOS
00:04:53:22 00:04:56:17 Ne ekzistas neregulaj verboj!
00:04:58:10 00:05:01:09 Per "E"-finaĵo oni kreas adverbojn.
00:05:03:09 00:05:05:05 RAPIDE
00:05:05:07 00:05:08:07 LI RAPIDE KURAS
00:05:09:26 00:05:15:12 En Esperanto, ni montras la rektan objekton de la frazo per aldono de "N".
00:05:15:15 00:05:21:21 Tio permesas al ni ŝanĝi la ordon de frazpartoj sen ŝanĝi la signifon.
00:05:21:21 00:05:25:01 LA VIRO SEKVAS VIRINON
00:05:28:03 00:05:31:02 LA VIRON SEKVAS VIRINO
00:05:31:05 00:05:35:09 Movi la "N" estas ŝanĝi la signifon de la frazo.
00:05:36:09 00:05:40:14 Nun vi jam iomete konas kiel funkcias Esperanto.
00:05:40:27 00:05:44:21 Ĝis revido!
00:05:47:21 00:05:51:00 KELKAJ EKZEMPLOJ EN ESPERANTO.
00:05:53:05 00:05:54:23 PLUVAS
00:05:55:01 00:05:56:18 NEĜAS
00:05:56:27 00:05:59:06 LA SUNO BRILAS
00:06:00:03 00:06:01:10 DAMNE!
00:06:01:26 00:06:04:12 MI ESTAS LACA.
00:06:05:10 00:06:07:10 MI ĜOJAS
00:06:08:02 00:06:10:20 VI ESTAS BELA
00:06:11:24 00:06:14:16 SALUTON!
00:06:14:19 00:06:15:21 ĜIS
00:06:15:28 00:06:17:25 DANKON
00:06:17:27 00:06:19:28 NEDANKINDE
00:06:20:04 00:06:22:00 BONAN APETITON
00:06:23:10 00:06:26:23 MI AMAS VIN
00:06:28:10 00:06:30:26 KIOMA HORO ESTAS?
00:06:32:07 00:06:35:17 MIA NOMO ESTAS...
00:06:37:07 00:06:40:09 KIO OKAZAS?
00:06:40:22 00:06:42:23 KIEL VI FARTAS?
00:06:46:02 00:06:48:02 TRE BONE!
00:06:50:21 00:06:56:05 ĈU ESTIS FACILE POR VI LERNI ESPERANTON?
00:06:56:21 00:07:01:25 La lingvo por mi ŝajnis tre facila kaj rezultiĝis ankaŭ tia.
00:07:02:09 00:07:04:21 Jes, estis por mi sufiĉe facile.
00:07:04:25 00:07:07:00 Ŝajnis al mi iom malfacila.
00:07:07:11 00:07:11:13 Mi sukcesis lerni Esperanton dum ses semajnoj
00:07:11:25 00:07:16:06 kaj do skribis letereton al la Esperanto-asocio en Oslo.
00:07:16:07 00:07:20:11 Mi jam ekis bone min esprimi poste du monatoj.
00:07:20:12 00:07:22:17 Mi, poste kvar aŭ kvin monatoj
00:07:23:00 00:07:28:08 jam parolis pri preskaŭ ĉiuj temoj.
00:07:28:12 00:07:32:06 Mi pensas ke mi entute dediĉis ses semajnoj por lerni ĝin,
00:07:32:10 00:07:36:14 sed faris longajn paŭzoj inter tiuj semajnoj.
00:07:37:06 00:07:44:04 La gramatiko estis simpla, sed ĉiukaze la vortojn mi devis parkerigi en la cerbo.
00:07:44:11 00:07:48:05 Do tiu parto dependas de la tempo.
00:07:48:09 00:07:51:13 Estas simpla, sed estas kiel aliaj lingvoj,
00:07:51:17 00:07:53:16 oni devas vere studi.
00:07:53:22 00:07:57:06 La komenca klopodo ĉiam necesas por lingva lernado.
00:07:57:11 00:08:00:23 Tial do, ni devas ignori la komencan parton.
00:08:00:27 00:08:03:15 Mi lernis tre bazajn regulojn.
00:08:03:18 00:08:06:29 Kaj poste jes, vi lernas novajn vortojn.
00:08:08:00 00:08:13:20 Mi aĉetis vortaron kaj pli-malpli memstare lernis per la interreto.
00:08:13:27 00:08:18:03 Per interreta kurso mi sufiĉe bone ekregis la lingvon,
00:08:18:10 00:08:22:25 kaj komencis uzi ĝin en internaciaj renkontiĝoj.
00:08:23:02 00:08:26:20 Azianoj ankaŭ povas libere uzi la lingvon,
00:08:26:22 00:08:30:25 Male, la anglan, la francan, tute malfacile.
00:08:31:00 00:08:34:27 Multe, multe mi lernas kaj parolas nur iomete.
00:08:34:29 00:08:38:01 Mi ĉiam rekomendas al miaj lernantoj ke ili ne timu uzi.
00:08:38:05 00:08:42:26 La eraroj estas parto de la lernado, kaj tiuj, kiuj ne eraras ne lernas.
00:08:46:03 00:08:49:24 Eblas lerni Esperanton en diversaj manieroj.
00:08:51:16 00:08:54:10 Se ekzistas Esperanto-klubo en via urbo,
00:08:54:16 00:08:58:07 vi povas partopreni kurson organizitan de ĝi.
00:08:59:12 00:09:04:25 Krome, estas eldonitaj bonaj lernolibroj pri Esperanto en diversaj lingvoj,
00:09:04:25 00:09:08:01 per kiuj oni povas lerni grupe aŭ sole.
00:09:09:06 00:09:15:22 Tiu kiu havas bonan aliron al interreto povas trovi multon por Esperanto-lernado tie.
00:09:16:10 00:09:22:15 Kurso de Esperanto estas senpaga multrimeda komputilprogramo por memlernado
00:09:22:24 00:09:28:01 kun 12 lecionoj kaj prononcaj kaj aŭdkomprenaj ekzercoj.
00:09:28:17 00:09:33:16 La programon eblas facile elŝuti ĉe: www.ikurso.net.
00:09:35:13 00:09:41:12 "lernu!" estas tre populara retejo por lernado de Esperanto kaj interkonatiĝo.
00:09:41:23 00:09:47:25 En ĝi ekzistas pluraj diversstilaj kursoj kaj lerniloj en malsamaj niveloj.
00:09:48:13 00:09:56:27 Ĝi havas ankaŭ nacilingvajn diskutforumojn, babilejon, virtualan klasĉambron kaj multon pli.
00:09:56:29 00:10:01:18 Ĉio tute senpage. Vidu: www.lernu.net.
00:10:07:16 00:10:13:03 ĈU ESPERANTO ESTAS UTILA POR VI?
00:10:14:15 00:10:17:11 Jes! Grandega jes. Simple jes.
00:10:17:17 00:10:20:10 Ekzemple nun, mi ne parolas la portugalan
00:10:21:06 00:10:25:09 Mi pensas ke vi ne parolas la hispanan kaj ni povas paroli.
00:10:25:16 00:10:30:05 Ke la afero funkcias, ke tiu afero de lingvo internacia ne estas iu frenezaĵo
00:10:30:09 00:10:34:16 aŭ io, kio ne ekzistas. Fakte estas konkreta afero.
00:10:34:22 00:10:40:16 Ni organizas aranĝojn por venigi esperantistojn al nia lando.
00:10:40:18 00:10:46:20 Mi ne volus maltrafi nun, ke mi scias ke tio ekzistas.
00:10:46:28 00:10:48:11 Tiu mondo.
00:10:48:12 00:10:51:17 Sen Esperanto, mia vivo estus multe pli
00:10:52:17 00:10:56:21 malriĉa, multe pli malbona kaj multe pli enua.
00:10:56:26 00:11:00:28 Estas tre interese alveni al esperanto-evento kaj
00:11:01:02 00:11:05:25 renkonti fremdulojn kvazaŭ ili estus malnovaj konatoj.
00:11:05:27 00:11:08:22 Estas io travidebla inter la esperantistoj.
00:11:08:29 00:11:12:15 Eĉ se vi ne konas la homon, estas io en la okuloj kion...
00:11:12:19 00:11:13:22 ...oni ne povas klarigi.
00:11:13:28 00:11:17:14 Pere de Esperanto, fakte, mi multon gajnis.
00:11:17:25 00:11:26:07 Danke al Esperanto iam mi ekkonis homojn, kiujn mi ne povus renkonti sen Esperanto.
00:11:26:13 00:11:29:08 kaj tio, fakte, influis mian tutan vivon.
00:11:29:13 00:11:32:25 Do, fakte, kelkaj de miaj plej maljunaj amikoj,
00:11:33:07 00:11:36:17 aŭ de tiuj amikoj, kiujn mi konas plej longe,
00:11:37:24 00:11:39:22 estas en Esperanto-mondo.
00:11:40:05 00:11:41:20 Tre valora afero
00:11:41:25 00:11:49:08 Ne estas nur internacia lingvo, sed estas ideo pri kunlaboro kaj bona interkompreniĝo inter homoj.
00:11:49:08 00:11:52:18 Esperanto ĉiam akompanas nin, en la vivo de nia familio.
00:11:53:10 00:11:59:13 Mi estas denaska esperantisto, ĉar mia patrino estas Polino kaj mia patro estas Dano.
00:11:59:24 00:12:03:23 Kaj ili renkontiĝis en Esperanto-kongreso.
00:12:04:00 00:12:06:21 Esperanto estas por mi tuta vivo ĝis nun, ĉu ne?
00:12:06:26 00:12:08:26 Do mi estas rezulto de Esperanto.
00:12:09:00 00:12:16:00 Kaj oni nur scias: "Funkcias Esperanto. Jes! Jes!"
00:12:21:21 00:12:25:04 Lerni novan lingvon ĉiam estas defio.
00:12:25:11 00:12:27:14 Tio validas ankaŭ por Esperanto,
00:12:27:19 00:12:32:28 kvankam ĝi klare estas pli facila ol naciaj kaj etnaj lingvoj.
00:12:33:23 00:12:38:08 Ankaŭ por homoj kiuj neniam vere sukcesis ellerni fremdan lingvon
00:12:38:14 00:12:40:25 Esperanto estas lernebla!
00:12:41:03 00:12:44:04 Sed, necesas multe da lernado kaj ekzercado
00:12:44:06 00:12:48:02 se oni volas flue kaj ĝuste uzi la lingvon.
00:12:49:02 00:12:55:12 Tamen, se oni pretas iom strebi dum kelkaj monatoj, ĝis kelkaj jaroj, oni sukcesas
00:12:55:16 00:13:00:16 kaj povas poste ĝui la internacian lingvon Esperanton plurmaniere!
00:13:03:06 00:13:05:04 Se vi decidas ellerni Esperanton,
00:13:05:10 00:13:08:07 ni gratulas kaj deziras al vi
00:13:08:19 00:13:10:02 bonan lernadon!

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.