Parto 5

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

00:00:09:19 00:00:13:04 Esperanto estas lingvo kun bunta movado.
00:00:21:00 00:00:25:03 Esperanto ĉiam dependis de siaj parolantoj kaj subtenantoj.
00:00:25:22 00:00:28:02 Danke al tiuj, kreiĝis movado,
00:00:28:08 00:00:34:08 kiu ekde la apero de la lingvo, agas por lingva demokratio inter la popoloj.
00:00:36:01 00:00:40:01 Esenca por la pluvivo kaj relativa sukceso de Esperanto,
00:00:40:06 00:00:43:24 estis la tiel nomata "interna ideo de Esperanto",
00:00:43:29 00:00:48:20 kiun Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, priskribis jene:
00:00:49:10 00:00:53:24 "Sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj
00:00:54:02 00:00:58:23 kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo
00:00:59:01 00:01:01:05 nur homon kaj fraton."
00:01:01:27 00:01:06:29 Sen tiu "interna ideo", Esperanto verŝajne ne allogus milionojn da homoj
00:01:07:05 00:01:11:20 kun sopiro al internaciaj kontaktoj kaj paco inter la popoloj.
00:01:12:12 00:01:18:27 Estas ĉefe tiaj internaciemaj homoj kiuj kreis kaj plukreas la Esperanto-movadon.
00:01:29:00 00:01:32:26 En la Esperanto-movado estas kelkaj konataj simboloj:
00:01:34:21 00:01:37:08 La "verda stelo"
00:01:37:26 00:01:40:00 La tiel nomata "Jubilea Simbolo"
00:01:40:15 00:01:41:17 Flago
00:01:42:08 00:01:43:10 kaj
00:01:43:24 00:01:45:24 Himno
00:01:54:14 00:01:58:09 En la Esperanto-movado ekzistas hodiaŭ multaj organizoj,
00:01:58:12 00:02:01:08 kiuj agadas por kaj per Esperanto:
00:02:02:26 00:02:05:16 UEA - Universala Esperanto-Asocio
00:02:05:26 00:02:10:29 estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto
00:02:11:10 00:02:14:04 kaj havas membrojn en 117 landoj.
00:02:17:26 00:02:22:21 Ĝia junulara sekcio, TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
00:02:22:27 00:02:26:27 estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto.
00:02:27:09 00:02:31:13 Ambaŭ organizas ĉiu-jare proprajn kongresojn ie en la mondo,
00:02:31:21 00:02:35:29 ĉiam en nova loko, kaj al kiuj venas homoj el diversaj landoj.
00:02:39:06 00:02:43:00 Ekzistas Esperanto-organizoj en ĉirkaŭ 70 landoj
00:02:43:12 00:02:47:01 kaj por diversaj profesioj, mondkonceptoj kaj ŝatokupoj
00:02:47:08 00:02:50:19 ekzistas pluraj fakaj Esperanto-asocioj,
00:02:50:22 00:02:54:10 kiel ekzemple: Esperanto@Interreto,
00:02:54:12 00:03:00:03 kiu havas ĉirkaŭ 15.000 membrojn kaj koncentriĝas je Interretaj projektoj.
00:03:00:23 00:03:03:06 Aliaj gravaj organizoj estas:
00:03:03:10 00:03:05:08 Akademio de Esperanto
00:03:06:03 00:03:09:13 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
00:03:10:24 00:03:13:07 Eŭropa Esperanto-Unio
00:03:14:00 00:03:17:06 Akademio Internacia de la Sciencoj
00:03:17:14 00:03:22:02 Ekzistas ankaŭ entreprenoj, precipe eldonaj kaj turismaj.
00:03:24:11 00:03:27:01 La movado ĉirkaŭ la "Lingvo Internacia"
00:03:27:07 00:03:30:22 estas malfermita al plej diversaj ideoj kaj preferoj.
00:03:31:10 00:03:35:26 Kompreneble oni ne devas esti membro de iu organizo, se oni ne volas.
00:03:36:18 00:03:39:11 Multaj esperantistoj simple ĝuas la lingvon
00:03:39:16 00:03:42:20 kaj restas en kontakto kun amikoj diverslande,
00:03:42:22 00:03:45:21 sen esti aktiva en la Esperanto-movado.
00:03:47:04 00:03:50:10 Aliaj multege laboras por fortigi la movadon.
00:03:51:21 00:03:55:09 Ĉiuj kiuj lernas Esperanton mem decidas kiel uzi ĝin.
00:03:56:02 00:03:58:13 Tiel, ĉiuj sentu sin tute libera
00:03:58:15 00:04:02:16 en la internacia komunumo de "Lingvo Internacia".

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.