Parto 6

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

00:00:09:19 00:00:13:04 Esperanto estas lingvo de la estonteco.
00:00:15:20 00:00:19:19 La ideo de internacia lingvo estas tre malnova.
00:00:20:21 00:00:25:22 Kiam Esperanto estis prezentita, fine de la dek-naŭa jarcento,
00:00:26:09 00:00:30:28 ĝi simple estis plia projekto pri internacia lingvo.
00:00:31:03 00:00:34:22 Sed jam post kelkaj jaroj de ĝia evoluo
00:00:34:27 00:00:41:02 estis klare ke tiu ĉi lingvo iĝos multe pli ol nur "lingva projekto".
00:00:42:20 00:00:47:18 Hodiaŭ estas fakto, por ĉiuj kiuj uzas Esperanton aktive,
00:00:47:29 00:00:54:09 ke la lingvo pruviĝis kiel aparte taŭga lingvo por internacia komunikado.
00:00:54:26 00:00:56:28 Ĝi estas pli facila,
00:00:57:02 00:00:59:02 ĝi estas pli neŭtrala,
00:00:59:13 00:01:02:29 ĝi estas pli justa ol la naciaj lingvoj
00:01:03:04 00:01:08:14 kaj ĝi estas multe pli sukcesa ol ĉiuj aliaj planlingvoj.
00:01:08:15 00:01:14:10 Esperanto povas solvi difinitan parton de la tiel nomata lingva problemo.
00:01:14:11 00:01:18:05 ĝi povas pli faciligi la internacian komunikadon
00:01:18:17 00:01:20:23 en spirito de egaleco.
00:01:22:17 00:01:28:04 Pro tiuj avantaĝoj, povas esti ke iam, pli aŭ malpli frue,
00:01:28:09 00:01:33:07 Esperanto iĝos la oficiala internacia lingvo de la mondo
00:01:33:14 00:01:37:16 kaj ĉies dua lingvo, aldone al la gepatraj lingvoj.
00:01:48:05 00:01:50:05 Sed revoluciaj ideoj,
00:01:50:14 00:01:54:10 kiuj proponas potencŝanĝojn en la socio
00:01:54:12 00:01:56:26 ne disvastiĝas facile kaj rapide.
00:01:57:23 00:02:02:02 Tio plurfoje montriĝas en la historio de la homaro.
00:02:02:13 00:02:06:18 Pensu ekzemple pri la arabaj ciferoj,
00:02:06:23 00:02:10:11 klare multe pli facilaj kaj praktikaj ol la romaj,
00:02:10:19 00:02:16:14 sed tamen nur post pluraj jarcentoj ili estis akceptitaj tutmonde.
00:02:21:16 00:02:25:28 Se oni klasas Esperanton kiel unu el la utopioj,
00:02:26:11 00:02:31:08 oni agas kvazaŭ oni konus la venontan evoluon de la homaro.
00:02:31:22 00:02:37:22 Kiel ekzemplo: Kiu antaŭvidis, komence de 1989,
00:02:37:30 00:02:41:20 ke la Berlina muro disfalos tiujare?
00:02:42:07 00:02:48:12 Neniu povas certe diri kiel la mondo aspektos post 20 aŭ 100 jaroj!
00:02:52:15 00:02:56:21 Antaŭ 20 jaroj interreto estis apenaŭ uzata,
00:02:56:29 00:03:04:15 kaj antaŭ 100 jaroj virinoj ne rajtis voĉdoni en granda plimulto de la landoj.
00:03:24:02 00:03:26:29 Esperanto estas kvazaŭ filozofio.
00:03:27:15 00:03:30:05 Esperanto estas respekto.
00:03:31:02 00:03:31:25 Egaleco.
00:03:32:29 00:03:34:21 Feliĉo.
00:03:38:24 00:03:41:02 La baza ideo de Esperanto
00:03:41:10 00:03:45:01 temas pri subtenado de toleremo kaj respekto
00:03:45:07 00:03:49:14 inter homoj el diversaj popoloj kaj kulturoj.
00:03:52:27 00:03:57:21 Komunikado ja estas esenca parto de interkompreniĝo
00:03:58:02 00:04:02:07 kaj se la komunikado okazas per neŭtrala lingvo,
00:04:02:22 00:04:07:25 tio povas helpi al la sento, ke oni renkontiĝas je egalaj kondiĉoj
00:04:09:06 00:04:12:11 kaj kun respekto unu por la alia.
00:04:14:12 00:04:18:07 Tia respektoplena kaj interkultura komunikado
00:04:18:22 00:04:24:05 espereble iam en la estonteco apartenos al la tuta homaro.
00:04:26:10 00:04:28:16 Tio estas la espero de ni,
00:04:28:21 00:04:33:09 kiuj kunlaboris por la realigo de tiu ĉi filmo.
00:05:34:21 00:05:37:27 "Esperanto estas" estas filmo de Edukado@Interreto.
00:05:39:01 00:05:42:22 Tiu ĉi filmo estas rezulto de 3-jara kunlaboro inter homoj el diversaj nacioj,
00:05:42:24 00:05:46:14 kiuj atingis tiun rezulton danke al Esperanto kaj Interreto.
00:05:47:18 00:05:52:23 Rogener PAVINSKI (Brazilo): Muntado, filmado kaj teksto.
00:05:52:27 00:05:57:20 Hokan LUNDBERG (Svedio): Ideo, teksto kaj kunordigado
00:05:57:23 00:06:02:19 Petro BALÁŽ (Slovakio): Enhav-konsiloj kaj filmado
00:06:02:22 00:06:07:17 Arono CHAPMAN, Karlina DALEY (Kanado): Voĉoj
00:06:07:20 00:06:10:29 Martin MINIĤ: Voĉo en malnova versio
Bertilo WENNERGREN: Lingvaj konsiloj
00:06:11:01 00:06:12:22 Ľubomír KROŠLÁK, Katarína KROŠLÁKOVÁ: Filmado
00:06:12:26 00:06:14:14 Indré PILECKYTĖ: Intervjuoj
00:06:14:15 00:06:20:26 Memore al Claude PIRON (1931-2008): Konsiloj kaj inspiro
00:06:21:02 00:06:26:05 Tradukis: ? Reviziis: ?
00:09:26:14 00:09:27:13 Dankon

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.