Priskribo

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

Esperanto estas ...

Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero.

Esperanto estas internacia vivanta lingvo – se vi ne konas ĝin, aŭ kredas, ke ĝi ne plu funkcias, jen filmo por vi! :-)

Esperanto estas ...

... lingvo taŭga por ĉio (Parto 1 - 01:43 min)

... lingvo kun multaj trajtoj (Parto 2 - 08:01 min)

... lingvo uzata plurmaniere (Parto 3 - 06:23 min)

... lerninda kaj lernebla por ĉiuj (Parto 4 - 13:22 min)

... lingvo kun bunta movado (Parto 5 - 04:12 min)

... lingvo de la estonteco (Parto 6 - 09:31 min)

Spertu la bonan etoson de "internacia familio" loĝanta ĉie en la mondo kiu tre ŝatas multmaniere uzi la lingvon. Post la filmo vi scios multon pri "Lingvo Internacia" kaj ĝia bunta komunumo. Vi ricevos realan bildon pri Esperanto, rakontitan de tiuj kiuj vere konas kaj uzas la lingvon. Spektinte la filmon vi eble eĉ volos ĝin mem lerni :-).

La filmo, dividita je 6 partoj, estas rezulto de 3-jara laboro (2005-2008) kaj estis kreita en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj, sed ĉefe de la filmkreanto Rogener Pavinski el Brazilo kadre de la organizo E@I – www.ikso.net.

Rogener PAVINSKI (Brazilo): Muntado, filmado kaj teksto.

Hokan LUNDBERG (Svedio): Ideo, teksto kaj kunordigado

Petro BALÁŽ (Slovakio): Enhav-konsiloj kaj filmado

Arono CHAPMAN, Karlina DALEY (Kanado): Voĉoj

2008 - Internacia jaro de lingvoj

Esperanto estas ... lingvo lerninda!

Spektu pliajn partojn ĉe:

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.