Resumoj

(Se aperas demandosignoj malsupre tio signifas ke la traduko ne estas (fin)farita en la elektita lingvo. Por vidi la subtekstojn en alia lingvo, uzu la supran falmenuon.)

Lingvo: Esperanto (eo)

Parto 1 – Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio

Esperanto estas lingvo taŭga por Internacia komunikado, vojaĝoj, interreto, interkultura lernado, trovi novajn amikojn, internaciaj kongresoj, senpaga gastado en fremdaj landoj kaj multo pli.

Parto 2 – Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj

Esperanto estas lingvo. Ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando. Ĝi estas internacia kaj ĉefe utila por komunikado inter homoj el pluraj landoj. Ĝi estas egaleca kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Ĝi evoluas kaj vivas simile kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn apektojn de homa pensado kaj sentado. Ĝi estas relative juna, iniciata de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. Unika, riĉa kaj vivanta lingvo, ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj tra la mondo. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, jen la kialo de tiu ĉi filmo.

Parto 3 – Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere

Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj:
* "la idealistoj" – kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco
* "la vivĝuantoj" – ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn
* "la lingvemuloj" – tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj
* "la aktivuloj" – ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp
* "la familiuloj" – uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj
Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj.
Kiu kategorio plej allogas vin?

Parto 4 – Esperanto estas lerninda kaj lernebla por ĉiuj

En tiu ĉi parto Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al la demandoj:
- Kial vi lernis Esperanton?
- Ĉu estis facile por vi lerni Esperanton?
- Ĉu Esperanto estas utila por vi?
Krome vi vidos prezenton de la lingvo kaj ankaŭ povos lerni kelkajn frazojn en Esperanto.

Parto 5 – Esperanto estas lingvo kun bunta movado

E@I, TEJO, ILEI, EEU, UEA, AdE – jen kelkaj el la mallongigoj kiuj konsistigas la internacian Esperanto-movadon. Eksciu pli pri ili ĉi-parte.

Parto 6 – Esperanto estas lingvo de la estonteco

Nur "frenezuloj" kredis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "freneza" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.