Enkonduko

La organizo nomiĝas E@I (oni prononcas [e ĉe i]).

La litero "E" montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta konteksto enhavas ankaŭ vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.

La litero "I" indikas ke la organizo okupiĝas pri komunikiloj kiel Interreto. En pli vasta konteksto enhavas ankaŭ vortojn: Interkulturo, Informo, Ideo, Inspiro. La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon.

Mallongigon do eblas libere traduki kiel "Edukado@Interreto" – sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni uzos nur la mallongigitan formon de la nomo "E@I".

E@I registriĝis kiel politike neŭtrala, neregistara junulara organizo en la jaro 2005. Ĝi fondiĝis surbaze de spertoj de la agado de internacia laborgrupo, kiu okupiĝis pri interretaj projektoj kaj kiu sub tiu ĉi nomo funkciis ekde la jaro 1999 kiel organizo sen jura personeco.

La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj;

Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi Interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.