Membroj

Difino

  • Persono aĝa minimume 15 (inkluzive) kaj maksimume 35 (inkluzive) jarojn, konsentanta kun la Statuto, povas iĝi regula Membro.
  • Persono aĝa malpli ol 15 kaj pli ol 35 jarojn povas iĝi Subtenanto. Subtenanto ne havas voĉdonrajton.
  • Ĉiu Membro havu retpoŝtadreson kaj povu uzi ĝin.

Vi povas iĝi membro de E@I ege facile:

- per registriĝo en nia jahugrupo - sendante malplenan mesaĝon al: ecxei-membroj-subscribe@yahoogroups.com. (Poste alvenos al vi la aŭtomata konfirm-mesaĝo. Tiu demandos, ĉu vi vere volas esti ano en tiu jahugrupo. Ĝin vi simple resendu (sen ajnaj sangoj, titol-skriboj...) - kaj poste jam vi aŭtomate ricevados mesaĝojn de la membrar-listo - kaj same povos sendadi ilin. La listo servas por sciigo de membroj pri novaĵoj, alparolado kaze de novaj projektoj, ideoj, kunlaboro, trovado de taŭgaj partneroj...

- per plenigo de formularo kies enhavo sendiĝos al E@I (kaze ke vi volas sekvi la kursaron lernu!) – tiel vi estos jam aŭtomate registrita kiel membro kaj informata pri okazaĵoj, projektoj...

La membreco estas senpaga!

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.