Informoj

En la sekvaj paĝoj troviĝas tekstoj de broŝuro pri Esperanto. Bonege se vi ŝatus kunlabori pri tradukado kaj kontrollado, tiel ke la broŝuro ekzistos en multaj lingvoj fine de 2009!

La ttt-adreso de la tradukejo estas tradukejo.ikso.net. Priskribo kiel uzi la tradukejon legeblas sur la vikipaĝo de la projekto.

La tradukado povas esti tre libera, gravas ke la tekstoj estos en bona kaj flua lingvaĵo en via lingvo.
(Se vi ŝatus ion ŝanĝi en via nacilingva versio tio estus en ordo, sed tiuokaze vi devus informi nin pri tio.)

Kelkloke aperas "(n.t.)" en la tekstoj, tio signifas ke vi tie enmetu nacilingvan tradukon kaj lasu la vorto(j)n antaŭ tio en Eo. Ekz: "sed (n.t.)" - lasu "sed" en Eo kaj enmetu vian tradukon inter la krampoj. (Se io malklaras, bv skribi.)

Kiam la tekstoj estos tute pretaj en via lingvo, bv sendi mallongan mesaĝon kaj bela pdf-o estos farita de viaj tradukaĵoj. La broŝuro poste estos elŝutebla ĉe ikso.net/broshuro.

Grandan antaŭdankon pro via kunlaboro!
\Hokan Lundberg - projektkunordiganto

Copyright © 2005-2024 E@I. All rights reserved.