Estraro

La nuna estraro de E@I konsistas el:


Peter BALAZ   Nomo: Peter BALÁŽ
Lando: Slovakio
Respondecoj: kunordigado, projektplanado
Sinprezento: Naskiĝis en 1979, post studado de Hotel-akademio laboris ĉ. 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde 2003 eldonisto, ekde 2003 aktiva en E@I, ekde 2005 ĝia kunordiganto. En libera tempo verkas artikolojn, filmas, okupiĝas pri grafikaĵoj. Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, filmoj sci-fi, meditado...
Kontakt-lingvoj: sk, cs, eo, de, en, pl, ru

Marek BLAHUS   Nomo: Marek BLAHUŠ
Lando: Ĉeĥio
Respondecoj: ĝenerala sekretario
Sinprezento: Naskiĝis en 1986 kaj nuntempe studas komputilan lingvistikon ĉe la Masaryk-Universitato en Brno. Dum gimnaziaj studoj gajnis kelkajn premiojn pro sia programista aktivado kaj en 2005 partoprenis konkurson Intel International Science and Engineering Fair en Usono. En 2006 organizis trejnseminarion de E@I pri Lingvoj en interreto.
Kontakt-lingvoj: cs, eo, en, de, es, tok, pl, sk

Yves NEVELSTEEN   Nomo: Yves NEVELSTEEN
Lando: Flandrio (Belgio)
Respondecoj: kasisto
Sinprezento: mi naskiĝis en la jaro 1974. Profesie mi estas tradukisto de komputilaj programoj kaj akompanaj manlibroj kaj helpsistemoj. Esperanton mi lernis en 1989, samkiel mia amikino kun kiu mi loĝas en Gento. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la flandra Esperanto-junularo kaj ekde 2006 ĉefe okupiĝas pri retaj projektoj kaj verkado de artikoloj. Mi havas du infanojn kiuj scipovas Esperanton.
Kontakt-lingvoj: nl, fr, eo, en, de
Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.