Eldonaĵoj

Eldonaĵoj, kiuj aperis sub la marko de E@I – niaj eksterretaj projektoj.

Rimarko: La eldonaĵoj aperis komence kiel flanka okupo, kiun ofte instigis la uzantoj de retaj projektoj de E@I (ekz. lernu!-KD kaj Komputeko-libro). Same plej multaj eldonaĵoj estas rezulto de reta kunlaboro de internacia teamo. Tamen la eldona fako de E@I iĝas pli kaj pli populara kaj en estonteco daŭre kreskos.

Libroj | Broŝuroj | DVD-oj | KD-oj | T-ĉemizoj

Libroj

toki pona en 76 ilustritaj lecionoj (2013)

Toki pona en 76 ilustritaj lecionoj"toki pona en 76 ilustritaj lecionoj" estas lernolibro de la minimumisma lingvo tokipono. En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo E@I eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero. Ĉi tiu bela, plenkolora, bunte ilustrita verko estas la unua papera lernolibro de tokipono en la mondo! Ĝi estis unuafoje aĉetebla dum Somera Esperanto-Studado 2013 en la slovakia urbo Martin, kie ĝi akiris por tokipono multajn ŝatantojn de diversaj landoj.

Mendu ĉe espero.sk

Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (2013)

KAEST 2012"Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj" estis temo de KAEST 2012 - la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko organizita de E@I en Modra (Slovakio) de la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012. La samnoma prelegkolekto enhavas entute 30 plenajn tekstojn de 22 personoj, en 239 paĝoj. Pri la ĉeftemo eblas ene trovi artikolojn de pluraj eminentaj esperantistoj kaj edukistoj, interalie, de Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Stefan McGill, Stano Marček, Zlatko Tišljar, László Szilvási. Resumoj disponeblas en tri lingvoj (Esperanto, la slovaka kaj la angla) kaj ĉiu preleginto estas prezentita per foto kaj mallonga biografio.

Mendu ĉe espero.sk

Komputeko (2012)

KomputekoLa Angla-Esperanta terminaro de komputilaj vortoj revenas – ĉifoje kun pli ol 7800 terminoj! En dua eldono de la libro aldoniĝis 24 novaj paĝoj. "Komputeko estas nemalhavebla praktike orientita verko. Ĝi estas riĉa kaj ĝisdata fonto de terminoj de tre aktuala kaj rapide evoluanta fako." (Bertilo Wennergren)

Mendu ĉe espero.sk

Modernaj teknologioj por Esperanto (2011)

KAEST 2010"Modernaj teknologioj por Esperanto" estis temo de KAEST 2010 - la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko organizita de E@I en Modra (Slovakio) de la 18-a ĝis la 21-a de novembro 2010. La samnoma prelegkolekto enhavas entute 33 plenajn tekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj. Resumoj disponeblas en tri lingvoj (esperanto, slovaka kaj angla) kaj ĉiu preleginto estas prezentata per foto kaj mallonga biografio. Enestas ankaŭ historio de la aranĝoj SAEST/AEST/KAEST (okazantaj ekde 1978) kun plena bibliografio.

Mendu ĉe espero.sk

Detala lernu!-gramatiko (2010)

Detala lernu!-gramatikoLa libro "Detala lernu!-gramatiko" - nova verko de la aŭtoro de PMEG - Bertilo Wennergren, kiu kreis tiun ĉi libron, kiu baze estas mallongigo de PMEG kun parte aliaj gramatikterminoj. La Detala Gramatiko de Esperanto estas perfekta loko por ricevi bonan kaj profundan superrigardon de la lingvo. Formato: A5, 220 paĝoj.

Mendu ĉe espero.sk

Vikipedio por vi (2008)

Vikipedio por viLibro "Vikipedio por vi" - Ziko van Dijk, konata (ne nur) en Esperanta medio historiisto kaj vikipediisto aŭtoris 60-paĝan verkon en A5 formato, kiu eldoniĝis en 1000 ekzempleroj. Temas pri detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Pliaj informoj ĉi tieĉi tie.

Mendu ĉe espero.sk

Komputeko (2008)

KomputekoLibro "Komputeko" - dua furora verko de Yves Nevelsteen. La libro enhavas pli ol 7500 terminojn de komputila fako anglo-Esperante en la alfabeta ordo. Papera eldono estas rezulto de la reta projekto www.komputeko.net – kiu celas liveri la komputilan terminologion en pluraj lingvoj. Pli da informoj.

Mendu ĉe espero.sk

Vikipedio - praktika manlibro (2007)

VikipedioLibro "Vikipedio – praktika manlibro" – aŭtoro: Yves Nevelsteen (estrarano de E@I). La verko estas utila manlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri la reta, libera enciklopedio Vikipedio. Temas pri plenkolora, A6-formata, 40-paĝa poŝlibreto. Pli da informoj.

Mendu ĉe espero.sk

Manlibro pri instruado de Esperanto (2005)

Esperanto ElektronikeLibro "Manlibro pri instruado de Esperanto" - libro eldonita kune kun ILEI, sub la redaktora gvido de Katalin Kovats. Kontribuis al ĝi 13 aŭtoroj. (Aperis jam 3 eldonoj, la 4a eldono estas pretigata). La verko estas rezulto de la projekto "Flugiloj de Malfacila Vento" kaj uzata dum ĝiaj seminarioj kiel instru-libro.

Mendu ĉe espero.sk

Broŝuroj

Malkovru Esperanton (2010)

Malkovru Esperanton"Malkovru Esperanton" - moderna, multlingve eldonita broŝuro pri Esperanto. Informas pri historio de la lingvo, pri ĝia nuntempa uzado, pri gravaj organizoj, okazantaj aranĝoj. Formato B5, plenkolora, 24 paĝoj. Eblas libere traduki ĝin al pluaj lingvoj ĉi tie.

Mendu ĉe espero.sk

DVD-oj

Esperanto estas (2008)

Esperanto estasDVD-video "Esperanto estas..." - moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de E-o. Entute la filmo havas voĉ-registron en 10 lingvoj kaj subtekstojn en 26! La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B), ambaŭ po 2000 pecoj. Pli da informoj troveblas ĉe www.esperantodvd.net. La filmoj en reta kvalito spekteblas ankaŭ ĉi tie.

Mendu ĉe espero.sk

Esperanto Elektronike (2006-2012)

Esperanto ElektronikeDVD-Romo "Esperanto elektronike" – la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj E-materialoj (libroj, artikoloj, muziko...), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn... Jam kvara eldono de la furora disko alportas enhavon en 26 lingvoj, novajn fotojn, librojn, kantojn, gazetojn, projektojn. (pli da informoj: www.esperantodvd.net).

Vidi rete Mendu ĉe espero.sk

KD-oj

Esperanto (2008)

EsperantoKD-romo "Esperanto" - danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la 10an de septembro en la pola tagĵurnalo "Gazeta Wyborcza" ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo "Esperanto" estis eldonita en 400.000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Kelkaj bildoj de la disko.

Vidi rete Mendu ĉe espero.sk

Lernu! (2003)

Lernu!KD-Romo "Lernu!" - eksterreta plurlingva versio de la lernu-paĝaro. (la disko havis 2 eldonojn – en la jaroj 2003 kaj 2005). Danke al kunlaboro de la lernu-teamo kun francaj Esperantistoj de JEFO estis 2a eldono presita en kelkmil ekzempleroj kaj vendata kontraŭ nur 2 EUR.

Forvendita

T-ĉemizoj

T-ĉemizo "Esperanto"

EsperantoPopulara ĉemizo kun la "koka-koleca" emblemo kaj teksto: "Esperanto Internacia lingvo - Ĝuu ĝin!". Havebla en tri koloroj - nigra, verda, ruĝa, en ambaŭ versioj: vira/virina (grandecoj S-XL).

Mendu ĉe espero.sk


De E@I aperis krome ĵetteleroj kaj pluraj glumarkoj, ĝi kunfinancis ankaŭ eldonon de faldfolio pri Vikipedio.

Kaze de ajnaj demandoj ne hezitu kontakti nian teamon aŭ la eldonejon Espero.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.