Aktualaj

Jen kelkaj de niaj projektoj:

...dumviva lernado

Traveler between wor(l)ds

Celgrupo: plurlingvaj infanoj, iliaj gepatroj kaj instruistoj, lingvemuloj

La celgrupo de jena projekto (2016-2019) estas plurlingvaj infanoj. Tipa ekzemplo estas familioj translokiĝintaj en alian landon, kie la infanoj kreskas en alilingva medio. Kvankam ili kutime rapide adaptiĝas ellernante novan lingvon, ofte estas ĉe ili malzorgata la gepatra lingvo. Ĝuste tiun subtenu nova poŝtelefona aplikaĵo enhavanta dulingvajn allogajn tekstojn pri temoj, kun kiuj la infanoj renkontiĝas dum instruado. Infano tiel progresigas siajn vortprovizon kaj terminologion paralele en ambaŭ lingvoj. Prepariĝas ankaŭ retejo kun utilaj informoj por gepatroj kaj instruistoj de plurlingvaj infanoj.

Deutsch.info

Celgrupo: enmigrintoj, laborantoj kaj studentoj dezirantaj translokiĝi en Germanion aŭ Aŭstrion, apudlimuloj, lernantoj, personoj bezonantaj la germanan en sia profesio, turistoj, lingvemuloj

Multlingva retejo por instrui la germanan lingvon al alilingvanoj. La senpaga kurso por memlernantoj funkcias ekde la jaro 2013. Ekde tiam ĝi akiris pli ol 350 000 uzantojn kaj ĝi estis tradukita al 19 lingvoj. Kadre de nova projekto subtenita de Erasmus+ (2014-2017) estas nuntempe pliriĉigataj kursoj je novaj lecionoj, aldoniĝas ankaŭ kurso de B2-nivelo kaj novaj materialoj por Mediateko.

Deutsch.info – didaktikaj helpiloj por lernejoj

Celgrupo: instruistoj de la germana kiel de fremda lingvo, instruistoj de la germana kiel de dua lingvo

La origina celo de la retejo deutsch.info estis oferti senpagan retan kurson de la germana, uzeblan ne nur por ĉeestaj kursoj, sed ankaŭ por memlernantoj. Danke al tio eblas hodiaŭ ellerni la germanan sen helpo de instruisto. Tiu ĉi projekto (2016-2018) alparolas instruistojn de la germana, kiuj serĉas por siaj lernantoj taŭgajn instrumaterialojn. Prepariĝas por ili informoj pri utiligo de CALL-metodo en lernejoj, en ĉiu leciono disponeblos elŝuteblaj ekzercoj kaj ludoj adaptitaj por lerneja medio.

Russian Online

Celgrupo: Enmigrantoj, homoj en eksterlando, studentoj, entreprenistoj, interesiĝantoj pri lingvoj

Laŭ la modelo de retejoj por memlernantoj (Slovake.eu, Deutsch.info, Mluvtecesky.net kaj aliaj) estas preparata retejo por lerni la rusan. Ĝi enhavos kursojn por niveloj A1 kaj A2, votartojn, gramatikon kaj materialon por legi kaj aŭskulti. Por entreprenistoj estas preparata sekcio kun informoj utilaj por entrepreni en Rusio. La projekto estas subtenata de la EU-programo “Erasmus+”.

IpuS - Let’s talk about Porno

Celgrupo: Gepatroj, instruistoj, laborantoj kun junularo, socialaj pedagogoj

Tiu projekto kun provoka nomo havas kiel celon atentigi pri la riskoj de interreta pornografio kaj seks-tekstado ĉe infanoj kaj adoleskantoj. Seks-tekstado estas reciproka sendado de propraj aŭ aliulaj intimaj fotoj. Tio, kion multaj junuloj konsideras sendanĝera, povas ne nur minaci ilian sanan kreskadon, sed ankaŭ ofte konudukas al kiberĉikanado (disvastigo de intimaj fotoj aŭ videoj per la Interreto, persekutado, premo, ĉantaĝo). La projekto celas ĉefe la gepatrojn, kiuj volas, ke iliaj infanoj uzu la reton sekure kaj respondece.

Schau hin

Celgrupo: Gepatroj, instruistoj, laborantoj kun junularo, socialaj pedagogoj

Daŭrigo de la projekto Cybermobbing kaj plivastigo de la retejo cyberhelp.eu pri novaj temoj kiel seks-tekstado kaj manko de protekto de personaj datumoj. Tiuj problemoj plej multe minacas infanojn kaj junulojn. Al la retejo estos aldonitaj instruaj moduloj por socialaj pedagogoj kaj ĉiuj, kiuj laboras kun junuloj.

Slovake.eu

Celgrupo: Enmigrintoj, apudlimuloj, studentoj, lingvemuloj

Multlingva retejo por instrui la slovakan lingvon al eksterlandanoj. La projekto estis subtenita de la EU-agentejo EACEA kaj ekfunkciis en marto 2011. La retejo estis konstruita surbaze de spertoj de lernu.net kaj aliaj retaj projektoj. En novembro 2013 startas dua etapo, dum kiu aldoniĝos B-nivelo de la kurso kaj kelkaj novaj funkcioj.

Cybermobbing

Celgrupo: Junuloj uzantaj interreton/poŝtelefonojn, iliaj gepatroj kaj instruistoj

"Cybermobbing" (kibernetika/interreta ĉikanado) estas projekto nelingva. Dum du jaroj ekestos multlingva retejo kun instrukcioj, informoj kaj atentigoj pri la danĝeroj de la cifereca mondo, dediĉita ĉefe al infanoj kaj adoleskuloj. La projekto tute bone eniras la agadkampon de E@I, kiu specialiĝas ĝuste pri "Edukado ĉe Interreto" – do eduki junularon pri la danĝeroj de interreto (kaj pri homoj kiuj misuzas ĝin) estas tre taŭga kaj tre aktuala iniciato en la nuna mondo.

CZKey

Celgrupo: Estontaj kuracistoj en Ĉeĥio, lernemuloj ĝenerale, slovakoj interesiĝantaj pri la ĉeĥa lingvo

Kadre de tiu ĉi projekto ekestas retejo por lernado de lingvo najbara al la slovaka – la ĉeĥa. Je dispono estos ĝeneralaj kursoj A1, A2, kurso por estontaj kuracistoj je la nivelo B1 kaj unu kurso speciale por slovakoj. La kunordiganto - lingva centro de la Universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio), inspiriĝis ĉe la E@I-projektoj por la germana kaj slovaka. Krome la centro helpis traduki la retejon slovake.eu al la ĉeĥa, kaj post tio ekestis ideo krei similan projekton por la propra lingvo. La ĉeĥan eblos lerni per multaj lingvoj.

Lingvo.info

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Multlingva retejo instruos pri lingvoj, diskonigados jam ekzistantajn retajn kursojn, kaj montros ke lingvoj povas esti samtempe amuzaj kaj utilaj.

Global E-learning

Celgrupo: Gejunuloj kaj plenkreskuloj

Multlingva reta kurso celas disponigi informojn pri problemoj rilataj al la tutmondiĝanta kaj interdependa mondo.

Speak and Learn

Celgrupo: Studentoj de interŝanĝaj programoj Erasmus, Leonardo aŭ Comenius

Multlingva interaga aŭdvida aplikaĵo por lerni lingvojn. Ĝi ebligos al studentoj lerni bazojn de bezonata lingvo je la nivelo A1 kaj se eblas, alirebligos ankaŭ la nivelon A2.

ESPA EST 2.0

Celgrupo: Homoj kiuj volas komerci kun hispanaj firmaoj

Projekto por instrui la hispanan lingvon (orientitan al la "komerca lingvaĵo") kaj liveri praktikajn konsilojn por komerco kun hispanaj firmaoj. E@I estas partnero de la projekto, respondeca pri la slovaka kaj ĉeĥa partoj. La projekto estas subvenciita de la EU-agentejo EACEA (programo "Dumviva lernado") kaj kunlaboras en ĝi partneroj el Bulgario, Hispanio, Latvio, Pollando, Rumanio kaj Slovakio.

Esperanto 55+

Celgrupo: Esperanto-instruistoj, universitatoj de tria aĝo, aĝgrupo 55+

La dujara projekto (2009-2011) estis orientita al klerigado de pli aĝaj personoj kaj ĝia ĉefa celo estis prepari teamon de taŭgaj Esperanto-instruistoj por Universitatoj de Tria Aĝo. Novaj instruistoj komencis instrui en polaj UTA-oj jam ekde aŭtuno 2011.

...Eŭropa volontula servo

Jazyky i kultúry – naživo i cez internet

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Projekt „Jazyky i kultúry – naživo i cez internet“ pokryl krajiny programu Slovensko, Poľsko a Taliansko. Prebiehal v meste Partizánske a okolí od 01.03.2016 do 31.05.2017. Počas 12 mesiacov Edukácia@Internet hosťovala 2 dobrovoľníkov z Poľska a Talianska. Cieľom projektu bolo navzájom prepojiť online jazykové vzdelávanie s komunikáciou v reálnom živote pri aktívnej osobnej účasti učiacich sa.

Edukácia a internet – dvojica, ktorá mení svet

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Dobrovoľníctvom za svetové Slovensko

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Vzdelávaním cez internet pomáhame svetu

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Volontuloj en la kirlo de tutmonda Slovakio

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

La projekto donas ŝancon al junuloj el eksterlando partopreni en la plej grandaj kaj bonaj projektoj de E@I el la lastaj jaroj. Tiuj inkluzivas internaciajn projektojn kadre de la Programo por dumviva lernado kaj la ankoraŭ preparata 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra.

Vikipedio al volontuloj, volontuloj al Slovakio

La projekto donas al volontuloj unikan eblon akiri detalajn sciojn pri la principoj de funkciado de Vikipedio kaj ĝiaj asociitaj projektoj (Vikimedia Komunejo, Vikivortaro, Vikicitaro, ktp.) kaj lerni eluzi la eblojn, kiujn ofertas Vikipedio.

Lingvolernado (ne nur) per interreto

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

La dua projekto de E@I kadre de la Eŭropa Volontula Servo. Eĉ kvar volontuloj el Svedio, Germanio, Pollando kaj Italio havas unikan eblon kunlabori pri grandaj internaciaj E@I-projektoj, kiujn kunigas du ĉefaj trajtoj - multlingveco kaj utiligado de IKT. La celo de la projekto estas ligi perretan lingvolernadon kun komunikado en la reala vivo.

Reta lernado en praktiko

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

La unua projekto de E@I kadre de Eŭropa volontula servo. Du volontuloj el Turkio kaj Francio helpas realigi Lingvan kafejon en la urbo Partizánske, pliproksimigi al homoj modernajn teknologiojn kaj ligi lernadon per interreto kun nia ĉiutaga vivo.

...pliaj utilaj retejoj

lernu!

Celgrupo: Tiuj kiuj volas lerni novan lingvon

Multlingva kursejo, kiu celas Esperanto-lernemulojn. Krom diversnivelaj kursoj, ĝi enhavas ekzemple vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, tujmesaĝilon ktp.

Toki pona

Celgrupo: Interesiĝantoj pri la lingvo toki pona, lingvemuloj ĝenerale

Toki pona estas filozofia lingvo kun centoj da parolantoj en la tuta mondo. Kontraŭe al aliaj planlingvoj, ĝi ne celas esti internacia lingvo, sed servi kiel komunikilo konstruita el plej bazaj ideoj tute sen malfacilaĵoj de nuna vivo. En julio 2013 estis eldonita la unua presita lernolibro. Ĉi tiu retejo donas al vi ĉiujn 76 da lecionoj el la libro kun aldonaĵoj, kiuj en la libro ne povas esti.

Bonan Apetiton

RidejoCelgrupo: Vegetaranoj, veganoj kaj ĝenerale frandemuloj :)

Apetito estas nova retejo pri kuirado en Esperanto. Ĝi enhavas kaj receptojn kaj artikolojn pri kuirado, saniga manĝado kaj pri rilataj aferoj. La plej bone videbla specifeco de Apetito estas ebleco de ĝiaj uzantoj aldoni siajn proprajn receptojn aŭ interesajn artikolojn pri kuirado kaj manĝado.

Ridejo

RidejoCelgrupo: Tiuj, kiuj ŝatas ridi

Ridejo estas retejo por ŝercoj kaj amuzaj bildoj en Esperanto. La vizitantoj rajtas voĉdoni por tiuj, kiuj ridigis ilin, kaj mem aldoni ŝercojn. Viaj proponoj estas tre bonvenaj!

Drakoj

DrakojCelgrupo: Ludemuloj, duonorkoj, nigraj sorĉistinoj, friponoj, k.t.p.

Tiu ĉi retejo estas Esperanta traduko de la bazaj reguloj de la ludo Pathfinder. La fantasta ludo Pathfinder estas tabla rolludo en kiu la ludgvidanto priskribas la ludmondon kaj la aliaj ludantoj rolas la reagojn de siaj roluloj.

Reta PIV

Celgrupo: Esperantistoj kiuj volas uzi la lingvon ĝuste

Reta kaj senpaga versio de la "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" funkcias ekde 4.4.2012. Danke al kunlaboro de SAT kaj E@I kaj mondonacoj de esperantistoj ekestis elektronika versio de la fama vortaro „PIV“.

Komputeko

Celgrupo: Tradukantoj kaj verkantoj de prikomputilaj tekstoj

Prikomputila terminokolekto estas portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, por stimuli korektan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

Bretaro

Celgrupo: legemuloj, ŝatantoj de literaturo, historiistoj

Reta elektronika arkivo de Esperanto-materialoj kiel libroj, dokumentoj kaj fotoj. La celo estas konservi literaturajn valoraĵojn kaj savi ilin antaŭ malapero. Ĉe Bretaro.net troviĝas nur tiuj verkoj, por kiuj la aŭtor- kaj kopi-rajtoj aŭ ne plu validas, aŭ la aŭtoroj mem liberigis ilin por la elektronika uzo.

Esperanto Elektronike

La DVD “Esperanto elektronike” estas la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj E-materialoj (libroj, artikoloj, muziko…), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn… Ankaŭ ĝi estas nun disponebla rete.

KD “Esperanto”

La KD “Esperanto”, danke al la kunlaboro de E@I kaj la urbo Bjalistoko, aperis la 10-an de septembro 2008 en la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kaj ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika: 400 000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Ĝia enhavo estas nun disponebla rete.

Broŝuro “Malkovru Esperanton”

Paĝo de projekto por krei la broŝuron Malkovru Esperanton – modernan, plurlingve eldonitan broŝuron pri Esperanto. Ĝi informas pri la historio de la lingvo, pri ĝia nuntempa uzado, gravaj organizoj, aktualaj eventoj. Formato B5, kolora, 24 paĝoj. Ĝis nun eldonita en 15 lingvoj, elŝutebla en PDF ĉi tie.

Zamenhof.info

Multlingva retejo pri la vivo kaj verko de L. L. Zamenhof, kreita okaze de la 100-a datreveno de lia morto.

…nuntempe neevoluigataj

Lingva Prismo

Celgrupo: Lingvemuloj ĝenerale

Paĝaro pri lingva diverseco, kiu prezentas aron da lingvoj kaj alfabetoj de la mondo kaj instigas al ekscio pri lingvaj faktoj per enreta kvizo. La origina retejo estas nuntempe rekonstruata kadre de la projekto Lingvo.info.

Interkulturo

Celgrupo: Homoj scivolemaj pri aliaj kulturoj

Interkulturo estas projekto kiu helpas kulturan interŝanĝon inter grupoj dise de la mondo - por kontakti, konatiĝi kaj interŝanĝi siajn demandojn, dubojn, sciojn, interesojn.

Nitobe-centro

Celgrupo: Agantoj por lingva demokratio

La Nitobe-centro por lingva demokratio stimulas publikan debaton pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko, precipe en la Eŭropa Unio.

Esperanto-aktuale

Celgrupo: Ĵurnalistoj kaj ĉiuj aliaj interesiĝantoj pri Esperanto

Multlingva senkosta retejo-informejo pri la internacia lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo: gramatiko, historio, movado ks. Grava parto de la paĝaro konsistas el novaĵoj pri Esperanto, lingva politiko kaj rilataj aferoj. Kunlaborante kun multaj esperantistoj tra la mondo ni strebas, ke en tiu ĉi paĝaro ĉiam estu troveblaj ĉiuj plej gravaj kaj aktualaj informoj pri ĉio, kion parolantoj de Esperanto opinias grava.

Kopirajto © 2005-2024 E@I. Ĉiuj rajtoj estas rezervataj.